MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NAĜADO

Mar-atono

Konsterniĝis la 49-jaraĝa litova ultratriatlonisto Vidmantas Urbonas pro la poluo en Balta Maro. Por atentigi pri la problemo (ekzemple ĉiujare eniras la maron 55 000 tunoj da fosforo, ĝis 20 000 tunoj da pezaj metaloj), li decidis naĝi inter Svedio kaj Latvio – pli ol 200 km.

Pro ŝtormo li devis interrompi sian unuan provon. Tamen la duan fojon li sukcese kompletigis la lastan 145-kilometran etapon (ĉi-foje en inversa direkto) inter Latvio kaj la insulo Gotlando. Entute la sportisto pasigis ĉirkaŭ 40 horojn en la akvo. Li dormis du horojn kaj ĉiun horon ripozis kvin minutojn por ripozi kaj manĝeti. Akompanis lin du jaĥtoj.

Urbonas estis la unua, kiu naĝe konkeris Baltan Maron. Li planas nun transnaĝi la markolon inter Francio kaj Britio.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-13