MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu?

En la artikolo pri Belgio (MONATO 2007/11, p. 8-10) mankas kelkaj argumentoj. Iuj demandas, ĉu Flandrio povus aldoniĝi al Nederlando kaj Valonio al Francio por pligrandigi tiujn landojn per samlingvaj regionoj. Mi kredas, ke flandroj en multaj aspektoj diferencas de nederlandanoj kaj valonoj ne tro similas al francoj. Tamen indas mencii tion, kio flandrojn kaj valonojn kunligas: bonaj bieroj, fritoj, bona kuirarto, simple iu certa burgunda vivoĝojo, malfacile difinebla, sed vere komuna.

La demando, ĉu Belgio vere bezonas reĝon aŭ ne, laŭ mi ne tiom gravas kaj certe ne nun, kiam oni volas pli kaj pli limigi la veran povon de la reĝo.

Ni konstatas dum la lastaj jardekoj pli da fortoj disigaj ol kunigaj. La unueco de Belgio malfortiĝas pro tio, ke en la decidonivelo estiĝas pli kaj pli da eŭropa partopreno, kaj ĉar oni atribuas al la regionoj pli grandan povon. La vere federacia belga nivelo malfortiĝas do de du flankoj.

Oni povus plifortigi Belgion per kulturaj ligiloj. Mi proponas pli da renkontiĝoj inter flandraj kaj valonaj kulturaj grupoj por tiel plifortigi la komunan senton de aparteno al ŝtato, kiu nun havas tro grandajn kontrastojn.

Eddy VAN DEN BOSCH
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eddy van den Bosch el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17