MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Samseksemo en la Biblio

Filippo Franceschi (MONATO 2007/8-9, p. 6) pravas pri la „pafado” de la romkatolika eklezio kontraŭ gejoj. Mi ĝojas raporti, ke iuj pastroj de la anglikana eklezio estas pli toleremaj. Antaŭ nelonge la vicdekano de la katedralo de Chester sin turnis al la Biblio kaj prelegis pri samseksaj rilatoj tie, malgraŭ kelkaj versoj en Levidoj kaj la Epistoloj. Li priskribis Davidon kaj Jonatanon kiel du virojn „pasioplene enamiĝintajn” kaj la libron Rut kiel la grandan amaferon de la Biblio, rakonton pri amo inter du virinoj.

William H. SIMCOCK
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de William H. Simcock el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17