MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Rajto pri rebato

En MONATO 2007/4, p. 23, aperis la artikolo Gvatu la turon! de Ferriol Macip i Bonet pri la Jehovo-atestantoj.

Studo de la instituto SOFRES rimarkigis, ke la medicina ĝenerala kontrolo de la Jehovo-atestantoj estas identa al tiu de iliaj samlandanoj kaj do ne montras apartecon. Pri la malakcepto de sangotransverŝado la franca leĝo nepre antaŭkalkulas, ke ĉiuj kuracatoj povas elekti siajn medicinajn kuracadojn. La plej alta administra jurisdikcio en Francio, la Ŝtatkonsilo, cetere juĝis, ke la rajto de la kuracataj Jehovo-atestantoj malakcepti tiun ĉi terapion, apartenas al ilia fundamenta libereco.

Iuj aŭtoroj cetere ne hezitas klasifiki la malakcepton de sangotransverŝado inter la konsciencaj obĵetoj.

Ĉiel ajn, la Jehovo-atestantoj estas sukcese kuracataj de miloj da kuracistoj, kiuj uzas aliajn kuracojn ol la sangotransverŝadon. Donante privilegion al la alternativaj formoj, la Jehovo-atestanto atestas sian volon elekti klere kaj pripenseme. Ili cetere ne estas la solaj por elekti tiun ĉi alternativon. Pli kaj pli da kuracatoj malakceptas sangotransverŝadon pro aliaj motivoj ol religiaj.

Kiel atestite en la SOFRES-studo, la Jehovo-atestantoj estas perfekte integritaj en la socio. Ili partoprenas en la sociaj agadoj, kaj kulturaj kaj asociaj, kaj ili submetiĝas al la devo enskribi sin en la elektantarajn listojn. La Jehovo-atestantoj estas tre ligitaj al la kristanaj valoroj, sur kiuj fondiĝas la harmonia familia vivo. Baziĝante sur la evangeliaj principoj, la Jehovo-atestantoj rekomendas akordiĝeman kondukon, respekton pri la konvinkoj de la familianoj, kiuj ne samopinias pri ilia fido kaj la necesan penon por antaŭŝirmi la familion, kiun ili rigardas kiel dian institucion.

La Ŝtatpotenco agnoskis la Jehovo-atestantojn kiel kultan asocion partoprenan, tiel konfirmante la religian distingaĵon de ilia praktikado, kaj konstatis, ke ili neniel maltrankviligas la publikan ordon.

Jean-Marie BOCKAERT
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Marie Bockaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17