MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

La tri turoj de MKC (4)

En la artikolo de Ian Fantom Kial vere kolapsis la tri turoj de MKC? (MONATO 2007/4, p. 24-26) mi trovis teknikajn hipotezojn por klarigi la disfalon de la turoj. Thomas Eccardt (MONATO 2007/6, p. 6) kontraŭas per tio, kio aperas en wtc.nist.gov. En la citita retpaĝo mi ne sukcesis trovi teknikajn hipotezojn samcelajn. Ĉu s-ro Eccardt bonvolus montri ilin al mi? Mi estas inĝeniero kun pli ol tridek jaroj da sperto pri ŝtalo kaj ĝiaj kvalitoj.

Ramon PERERA
Katalunio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ramon Perera el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17