MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Gejoj en Moskvo

La urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov deklaris pri gejo-festo okazonta en la rusa ĉefurbo: „Ĝi estas spektaklo de Satano. Neniam, neniam mi permesos tian porkaĵon en mia urbo!” Ni preterlasu la malestimon pri porkoj (kiujn tamen li manĝas); ni ankaŭ preterlasu, ke sekve de tiu militproklamo oni bastonis kaj arestis pacajn manifestaciantojn, inter kiuj estis tri deputitoj (eŭropa, rusa, itala). Ja tiaj bagateloj okazas jam ĉie, sub ia ajn reĝimo. Temas ja pri sekureco.

Restas la kerno: senkulpaj civitanoj estas senigataj de civitanaj rajtoj kaj traktataj kiel krimuloj simple kaj ekskluzive pro la fakto, ke iliaj seksaj inklinoj estas diferencaj disde la seksaj inklinoj de la plimulto. Tio ŝajnas al mi malfacile komprenebla kaj tolerebla, ĉefe en lando, kies estraro proklamas sin „demokrata”.

Mi estas nek gejo nek viandomanĝanto. Tamen, kiel homo kaj kiel vegetarano, mi firme, obstine defendadas la rajton de ĉiu homo esti gejo aŭ viandomanĝanto aŭ ion-ajn-kredanto, se tiu tion libere elektas sen damaĝi aliajn homojn. Ion similan diris iam Voltaire, sed oni forgesis.

Nur reciprokaj konatiĝo, interaŭskultado kaj respekto povas savi nian ferocan specion disde la memdetruo. Ni esperu, ke ne estas jam tro malfrue.

Filippo FRANCESCHI
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Filippo Franceschi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17