MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

LITERATURO

Insulo de verkistoj

Je kelkaj kilometroj for de la sud-okcidenta atlantika marbordo de Irlando situas la eta insularo Blasket (gaele: Na Blascaodaí [blaskejdí]). La plej malproksima insulo de tiu arkipelago estas Tiaracht [tjiaraĥt], kiu konsistigas la lastan okcidentan ekstremaĵon de la eŭropa kontinento. En la insularo estas ses insuloj. La plej granda, An Blascaod Mór, estis loĝata ĝis la jaroj 1953/4, sed tiam la insulanoj finfine devis rezigni pri sia konstanta batalo kontraŭ malfavoraj kondiĉoj kaj malvolonte translokiĝis al la irlanda ĉeftero. Kelkaj el la aliaj pli malgrandaj insuloj iam estis ankaŭ loĝataj, sed de post la 19a jarcento ili restas tute sen loĝantoj.

An Blascaod Mór estas kruta insuleto kun areo de nur 4,6 kvadrataj kilometroj. En la oriento ĝi estas sufiĉe ebena por ebligi limigitan kultivadon de terpomoj kaj aveno. La restaĵoj de la vilaĝo (ruinigita, sed kun kelkaj restaŭritaj domoj) troviĝas en tiu relative ebena orienta parto. Al la vilaĝo tute mankis sociaj aŭ socialaj servoj. Eĉ por ĉeesti la meson la insulanoj devis veturi al preĝejo sur la ĉeftero. La sola transportrimedo konsistis el etaj fragilaj tradiciaj boatoj (tiel nomataj „korakloj”, faritaj el ligna framo kun gudrita kanvasa tegaĵo, antaŭe el felo). Ĉar ofte okazas ŝtormoj sur tiu regiono de Atlantika Oceano, kaj la insuloj estas tute senprotektaj kontraŭ la ventego kaj la vetero, tiuj vojaĝoj povis esti danĝeraj kaj ofte neeblaj.

Konservataj tradicioj

Ne multaj el la loĝantoj kutimis legi librojn. Iliaj distraĵoj konsistis el kantado, dancado, rakontado kaj konversacio. Iliaj tradicioj estis mense konservataj kaj buŝe rakontataj, kaj inkludis antikvajn legendojn – el kiuj kelkaj estis pli antikvaj ol la anglosaksa Beowulf – kaj poemojn kaj kantojn, kiuj datiĝis de la dek-sepa kaj dek-oka jarcentoj. Nur fragmentoj de tiu abunda tradicia trezoro estas hodiaŭ kolektitaj kaj registritaj. La plimulto estas por ĉiam perdita. En la lastaj jaroj de ekzisto de la komunumo la insulanoj ekfaris lerte konstruitajn violonojn.

Ĉiuj el la insulanoj estis gaelparolantoj, kaj, kvankam la angla lingvo estis instruata en la malgranda lernejo, nur la gaela estis parolata inter la loĝantoj. Kelkaj el la insulanoj posedis bovinojn kaj ŝafojn. La ĉefa okupo estis kaptado de omaroj dumsomere kaj de skombroj dumvintre, vere danĝera kaj necerta porvivaĵo.

La plej granda iama nombro da loĝantoj (176) estis atingita en 1916, sed post tiu jaro ĝi konstante malkreskis pro elmigrado, precipe al Usono. Kiam An Blascaod Mór estis evakuita pro malriĉeco kaj manko de preskaŭ ĉiuj rimedoj, la loĝantaro ne nombris pli ol 150 personojn.

Malgraŭ la ekstrema malriĉeco kaj klimata malmildeco konstante suferataj de la loĝantaro, Blascaodaí estis hejmo de eksterordinara kaj tute unika kulturo. La insulanoj parolis belegan irlandgaelan lingvon, kiu ankoraŭ montris mezepokan influon kaj posedis riĉegan vort-trezoron, kies elementoj ornamis ilian konversacion kiel lingvaj juveloj, kontraste kun hodiaŭa malriĉigita irlanda lingvaĵo, ĉu angla, ĉu gaela. Iliaj tradicioj, legendoj, poemoj, kantoj, rakontoj kaj folkloro estis abundaj kaj riĉaj.

Tiu izolita, malgranda kaj malriĉa komunumo estigis unu el la plej rimarkindaj kaj vere senegalaj skoloj de verkistoj en la mondo. Iliaj simplaj sed elokventaj kontribuaĵoj al la monda literaturo estas ĝenerale fervore laŭdataj de tiuj, kiuj konas ilin. Kelkaj el iliaj verkoj eĉ estas uzataj en irlandaj lernejoj por instrui la junulojn pri imitinda gaela lingvaĵo kaj pri estinta okcident-irlanda vivmaniero.

La kreado de tia literatura trezoro komenciĝis per la eldono de la membiografiaj memoraĵoj de iu insulanino, nome Peig (aŭ Peg) Sayers (1873-1958). Peig scipovis legi kaj skribi, sed nur en la angla (por ŝi fremda lingvo), ĉar lerneja instruado, kiun ŝi ricevis sur la ĉeftero, ne okazis tiam en la gaela lingvo. Do ŝi diktis sian nun faman libron en ŝia bela gepatra idiomo.

En tiu tempo (precipe inter 1910 kaj 1930) diversaj erudiciuloj kaj esplorantoj de la gaela lingvo kaj insula kulturo vizitadis la insularon. Unu el la plej konataj el tiuj vizitantoj estis Robin Flower [flaŭer], gaele kromnomita Bláithin'. Li kaj kelkaj aliaj instigis la insulanojn skribi siajn memoraĵojn pri tiu malaperonta insula vivo kaj pri ĝiaj tradicioj. La unua, kiu propramane verkis, estis Tomás Ó Criomhthainn [o krohajn] (1854-1937). Li estis aŭtoro de libroj kies titoloj estas La insulano kaj Tradicioj el la okcidenta insulo. Je la fino de la unue nomita verko, lia membiografio, Ó Criomhthainn skribis ĉi tiun kortuŝan kaj ofte citatan frazon: „Detale mi skribis pri multe el tio, kion ni faris, ĉar estis mia deziro, ke ie restu memoraĵo de la tutaĵo, kaj mi strebis priskribi la karakteron de la homoj ĉirkaŭ mi, por ke post ni daŭru iu kroniko pri ni, ĉar neniam plu estos popolo simila al ni.”

La tiam plej juna el tiuj insulaj verkistoj estis Muiris Ó Suilleabháin [mŭrís o sulavójn] (1904-1950), aŭtoro de Dudek jarojn kreskante kaj Dudek jarojn florante. Ó Suilleabháin verkis en eleganta indiĝena gaela. Bedaŭrinde, li dronis relative juna dum naĝado. Ankaŭ la fratino de Muiris, Eibhlín Ní Shúilleabháin, verkis libron kun la titolo Tagfino, sed laŭŝajne ĝi neniam estis publikigita.

La lasta el tiu unika grupo da poetoj kaj rakontistoj de la Blasket-insularo estis Micheál Ó Gaoithín [miĥól o gejhín], filo de Peig Sayers, kiu verkis la libron Domaĝe, ke la juneco ne daŭras.

Apenaŭ edukitaj

Tiuj libroj estis poste angligitaj por pli vasta publiko, kaj pluraj estis tradukitaj en diversajn aliajn lingvojn. Entute, oni kalkulas, ke almenaŭ 15 libroj estis verkitaj de la insulanoj. Estas preskaŭ neimageble, ke en iu ajn alia parto de la mondo, tiom da literaturo estus kreata de tiom eta socio de simplaj, apenaŭ edukitaj homoj. Estu rimarkita, ke la loĝantaro ne superis entute 150 homojn!

Malkiel kelkaj disvastigitaj eraraj ideoj pri la kelta karaktero, la Blasket-insulanoj (kaj aliaj anoj de la kelta familio) ne estis mistikaj romantikuloj loĝantaj en magiaj krepuskaj regionoj. Ili neniel estis ventkapuloj, sed praktikaj kaj solidaj boatistoj kaj kamparanoj, kiuj devis batali por apenaŭ vivi sur sia venta, senŝirma, senarba, senkomforta kaj senrimeda – sed severe bela – insuleto, ĉe la tutlasta marĝeno de Eŭropo.

Starante sur la okcidenta rando de la duoninsulo Dingle [dingl] (gaele: Daingean), kaj rigardante la vastan Atlantikon, iu ajn vizitanto povas admiri la imponan panoramon de la soleca Blasket-insularo. Tamen, se oni havas okazon surteriĝi sur Blascaod Mór ekster la turisma sezono, oni ne plu aŭdos homan voĉon – nur la melankolian kriegon de la marbirdoj, kaj la sonon de la marondoj frakasiĝantaj sur la rokojn. La voĉoj de la insulanoj restos por eterno silentaj. Eĉ iliaj skribaĵoj – krom kelkaj malmultaj – ne plu estas facile troveblaj en la librovendejoj aŭ bibliotekoj.

Tomás Ó Criomhthainn pravis: „Neniam plu estos popolo simila al ni.”

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-04-13