MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

ESTONIO

Monumenta krizo

Post longa politika disputo la registaro de Estonio decidis formovi la tombojn de 12 sovetiaj soldatoj kaj la tombomonumenton el la centro de la ĉefurbo. La decido kondukis al nokto de rabado en Talino kaj al monumenta krizo en rilatoj kun Rusio.

La „Bronza soldato” en la centro de Talino ne vere estis la ĉefa kaŭzo de la krizo, sed nur katalizilo. La „Bronza soldato” estis starigita en 1947 de la sovetia registaro de Estonio honore al la „Liberigintoj de Talino”. Por multaj estonoj la monumento tamen simbolis ne liberigon, sed sovetian okupacion de la lando. Post la sendependiĝo de Estonio en 1991 la teksto sur la monumento estis ŝanĝita al pli neŭtrala „Por la pereintoj en la dua mondmilito”.

Spite la pli neŭtralan tekston, la sovetia monumento en la centro de la ĉefurbo plu iritis multajn estonojn, precipe ĉar ruslingvaj milit-veteranoj kun ruĝaj flagoj kutimis kolektiĝi ĉe la monumento dum la tradicia sovetia venkotago, la 9a de majo. La statuo estis kelkfoje farbita de nekonatoj.

„Faŝisma” formovo

Antaŭ la elektoj, okazintaj en marto 2007, la ĉefministro Andrus Ansip promesis formovi la statuon, se lia dekstra partio gajnos. Lia partio venkis en la elektoj, kaj fine de aprilo oni komencis prepari la movon de la statuo. Multaj ruslingvaj loĝantoj de Estonio forte malŝatis la decidon transloki la sovetian monumenton. La plej multaj el ili regule sekvas rusiajn ŝtatajn televidkanalojn, kiuj aparte atentigis pri la konflikto. La rusiaj kanaloj aludis, ke estus „faŝisme” formovi statuon honorantan sovetiajn soldatojn, kiuj batalis kontraŭ la nazia Germanio.

Frumatene la 26an de aprilo barilo estis rapide starigita ĉirkaŭ la „Bronza soldato”, kaj laboristoj komencis konstrui grandan tendon super ĝi. Ĉe la barilo, gardata de multaj policanoj, kolektiĝis cento da koleraj ruslingvaj loĝantoj de Talino.

„Ĉi tio estas ja faŝismo, alimaniere ne eblas nomi ĉi tion,” diris 28-jara Artur Bujlo, kiu fiksis ruĝajn diantojn sur la barilon. Sed lia ĉefa plendo ne temis pri la statuo. „Mi naskiĝis en Talino kaj loĝas ĉi tie mian tutan vivon. Tamen mi devus trapasi lingvan ekzamenon pri la estona por rajti iĝi civitano. Nun mi havas neniajn rajtojn,” li diris.

Tranĉila vundo

La saman nokton junuloj, ĉefe ruslingvaj, amasiĝis en la stratoj de Talino, disrompis fenestrojn kaj prirabis butikojn. Dum la amasa ribelo estis mortigita 20-jara ruslingvano kaj civitano de Rusio, Dmitrij Ganin. Li mortis pro tranĉila vundo, kaj tri semajnojn poste du junuloj kun estonaj nomoj estis arestitaj lige al la kazo. Post la perforta nokto la „Bronza soldato” estis urĝe forportita kaj baldaŭ starigita en sia nova loko, en militista tombejo kelkajn kilometrojn for.

La rusia propaganda kampanjo intensiĝis. En Moskvo agresemaj manifestaciantoj el por-registaraj junularaj organizaĵoj dum semajno blokadis la ambasadon de Estonio. Aperis subitaj „teknikaj problemoj” pri trajn-trafiko inter Rusio kaj Estonio. La ponto ĉe la limo de Rusio kaj Estonio en Narva estis fermita kontraŭ kamiona trafiko sur la rusia flanko, rusiaj politikistoj admonis homojn bojkoti estonajn varojn, kaj reprezentantoj de por-registaraj junularaj organizaĵoj vizitadis vendejojn por kontroli ĉu estas vendataj estonaĵoj.

Pint-renkontiĝo

La rilatoj inter Estonio kaj Rusio en majo 2007 atingis sian plej malaltan punkton post la sendependiĝo de Estonio en 1991, kaj la konflikto influis ankaŭ la rilaton inter Eŭropa Unio kaj Rusio. Dum la pint-renkontiĝo de EU kaj Rusio, fine de majo, Rusio estis kritikata pro perforta dispelo de pacaj manifestacioj, kaj aresto de homoj, kiuj ankoraŭ nenion faris, sed nur planis manifestacii.

„En Estonio oni ne nur dispelas manifestaciojn, tie oni mortigas manifestaciantojn,” replikis prezidanto Putin, kaj akuzis la estonan policon pri la morto de Dmitrij Ganin. La prezidanto de la supera ĉambro de la rusia parlamento, Sergej Mironov, siavice oficiale proponis, ke la strato, kie situas la ambasado de Estonio en Moskvo, ricevu la nomon „Strato de Dmitrij Ganin”.

La regantaj politikistoj de Rusio dum la lasta tempo konstante serĉas eksterajn malamikojn, ĉu por forturni la atenton de internaj problemoj kaj manko de demokratio, ĉu por altigi sian profilon. Nun estas la vico de Estonio esti tia malamiko. Sed la konflikto ĉirkaŭ la „Bronza soldato” tamen estas interna afero de Estonio, kaj ĝi estas nur la pinto de glacia monto, kies ĉefa parto restis ĝis nun sub la surfaco.

Trapasi ekzamenon

Proksimume triono de la loĝantoj de Estonio denaske parolas la rusan, sed la rusa lingvo havas nenian oficialan statuson en la lando. Publikaj ŝildoj devas esti en la estona eĉ en regionoj, kie preskaŭ neniu parolas la estonan. Duono de la ruslingvanoj en Estonio ne ricevis civitanecon de la lando, kvankam multaj el ili eĉ naskiĝis tie, kaj por fariĝi civitanoj ili devas trapasi ekzamenon pri la estona lingvo. Tial iuj el ili anstataŭe prenis la civitanecon de Rusio.

Estas facile kompreni la estonojn, se konsideri, ke pro Sovetio ilia lando perdis sian sendependecon en 1940 kaj ili estis subpremataj dum jardekoj. Sed same facile estas kompreni la ruslingvanojn de Estonio, kiuj nun sentas sin subpremataj en sia naskiĝlando.

Por malpliigi la kontraŭstaron inter la popolgrupoj necesus, ke ankaŭ la ruslingva minoritato povu senti sin aprezata parto de la estonia socio. Oficiala dulingveco apenaŭ eblos en la reganta politika klimato de Estonio, sed evidente la aprilaj okazaĵoj malfermis la okulojn de multaj estonoj al la problemo. Oni eĉ ĉe alta nivelo ekdiskutis la eblecon fondi ruslingvan nekomercan televidkanalon en Estonio.

Aliflanke plu validas la plano por plia estonlingvigo de la ruslingvaj lernejoj en Estonio. Tiu plano ne estas populara inter ĉiuj ruslingvanoj.

Kalle KNIIVILÄ

Historiaj faktoj pri Estonio

Estonio iĝis sendependa ŝtato fine de la unua mondmilito, lige kun la rusia revolucio. Sian sendependecon Estonio perdis, post kiam Sovetio kaj la nazia Germanio dividis orientan Eŭropon laŭ la traktato Molotov-Ribbentrop. En 1939 Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn, kaj kun subteno de la sovetiaj trupoj la lando rapide estis sovetigita.

En parlamentaj elektoj somere de 1940 rajtis partopreni nur kandidatoj de la nova Estona Laborista Alianco, kreita ĉirkaŭ la Estona Komunisma Partio, kiu ankoraŭ printempe de 1940 havis nur 133 membrojn. La nova parlamento tuj decidis, ke Estonio iĝu parto de Sovetio. Proksimume 2000 personoj estis ekzekutitaj dum la unua jaro de sovetia regado, 19 000 malliberigitaj kaj senditaj al la internaj partoj de Sovetio.

Kunlaboro kun komunistoj

Germanio atakis Sovetion en junio 1941 kaj la germanaj trupoj atingis Estonion jam en julio. Dum la germana okupacio estis ekzekutitaj proksimume 6000 loĝantoj de Estonio, ĉefe judoj, komunistoj, aŭ homoj, kiujn oni ofte senbaze akuzis pri kunlaboro kun komunistoj. Proksimume 100 000 personoj fuĝis el la lando en 1944, kiam la sovetia armeo denove proksimiĝis. Aŭtune de 1944 la sovetiaj trupoj revenis al Estonio, kaj baldaŭ pliaj 5000 estonoj estis malliberigitaj kaj ekzilitaj.

Estonio estis regata de komunistoj senditaj el Rusio ĝis la jaro 1988, kiam unuafoje denaska estoniano kaj estono, Vaino Väljas, iĝis la unua sekretario de la Estona Komunisma Partio. Dum la sovetia regado la proporcio de estonlingvanoj en la lando malkreskis de pli ol 90 % al iom pli ol 60 %. Aŭtune de 1991 Estonio iĝis sendependa. En 2004 Estonio aliĝis al Eŭropa Unio.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kalle Kniivilä el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17