MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

La tri turoj de MKC (3)

Kiel novjorkano, kiu atestis la detruon de MKC, mi ĉagreniĝis vidi, ke MONATO presis sensencan artikolon (MONATO 2007/4, p. 24-26) pri konspirteorioj. Tiu artikolo baziĝas sur la vortoj de kelkaj disidentaj sciencistoj. Hazarde la „teorio”, ke ŝtalo ne povas fandiĝi pro petrola fajro, ĵus pruviĝis malvera per la disfalo de ŝtala ponto en Oakland (Kalifornio) la 29an de aprilo.

Krome la artikolo vere ne prezentis racian politikan klarigon, kial la usona registaro dezirus preni la vivojn de kelkaj el la plej bonaj respublikanaj subtenantoj de George Bush, kiuj laboris en la turoj. Ĉu preteksto por la milito en Afganio? Evidentiĝis, ke Bush ne bezonis pretekston por militi en Irako.

Por informoj de veraj inĝenieroj pri la disfalo de la turoj, bonvolu vidi wtc.nist.gov. Eble ĉiam restos kelkaj misteroj pri tiu evento, ĉar, kiel ĉiu sciencisto scias, oni neniam povas klarigi ĉion. Laŭ mi pli utile estus esplori la veran kialon, kial Bush invadis Irakon.

Thomas ECCARDT
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thomas Eccardt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17