MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

EŬROPA UNIO

Dialogo unudirekta

Ĉeĥa tagĵurnalo testis komisionanojn de Eŭropa Unio (EU) en Bruselo. La ĵurnalo, Deníky Bohemia, volis scii, kiel komisionanoj respondos al demandoj de ordinaraj civitanoj. El 27 komisionanoj respondis ĉeĥe nur du: Margot Wallström kaj Ján Figel'; angle kun senkulpigo respondis Danuta Hübner. Reagis neniuj aliaj.

Antaŭ jaro kaj duono la prezidanto de la komisiono, José Barroso, lanĉis iniciaton por plibonigi dialogon inter EU kaj ĝiaj civitanoj. Evidentas, ke la atendataj ŝanĝoj ne okazis. Teorie, ĉeĥoj rajtas skribi ĉeĥe kaj ricevi respondon ĝis post 15 tagoj. Tamen kvar komisionanoj, inkluzive de Barroso, eĉ ne indikas Interret-adreson.

Sekretariino de Vladimír Špidla, komisionano pri laboro kaj sociaj aferoj, komentis: „Mi ne komprenas, kiel tio povis okazi. Ni respondas zorgeme al ĉiuj.” Ŝi promesis esplori la aferon.

Jindriska DRAHOTOVÁ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jindriska Drahotová el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17