MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

Lingva diverseco

Iom post iom la lingva diverseco de la mondo pli kaj pli malriĉiĝas. En preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj landoj lingvoj konstante mortas. Kompreneble, tiu fenomeno ĉiam okazis. Malaperis la lingvoj de la antikva Egiptio, de Babilonio, de Ugarito, kaj la latina antaŭ longe ĉesis esti parolata idiomo kaj komunikilo de la klerigitaj klasoj en Eŭropo. Sed hodiaŭ tiu procezo draste akceliĝas. Ĝi okazas pro diversaj kialoj: milito, migrado, ekstermado de triboj kaj komunumoj, malagnosko kaj malpermeso de lokaj lingvoj, tutmondiĝo ktp. Nova faktoro estas la aktiveco de premgrupoj, kiel la tiel nomata Project for the New American Century (Projekto por la nova usona jarcento), kiu celas fortigi la influon kaj potencon de Usono en la tuta mondo kaj trudi la usonanglan kiel ununuran mondan lingvon. Eĉ grandaj prestiĝaj lingvoj estas minacataj kaj perdas sian iaman statuson, kiel vehikloj de kulturo, scienco kaj komerco. Strange, pluraj popoloj kaj ŝtatoj ŝajnas bonvenigi tiun eklipson de siaj lingva graveco kaj kultura influo.

Tamen, estas kelkaj indikoj, ke ekzistas lingvaj komunumoj, kiuj deziras konservi sian lingvan heredaĵon kaj intencas obstine rezisti ĝian malaperon aŭ marĝeniĝon. Oni povus prezenti plurajn ekzemplojn el ĉiuj partoj de la mondo, sed ni prenu nur unu: tiun de la indiĝenaj idiomoj de Skotlando. En la pasinteco Skotlando estis vere plurlingva. Sen enkalkuli la estingiĝintan lingvon de la praa pikta popolo, pri kiu preskaŭ nenio estas sciata, kaj la anglan, antaŭ ne tre longe almenaŭ kvin lingvoj estis parolataj en tiu malgranda teritorio, nome la gaela (kelta lingvo de irlanda deveno), la skota (konsistanta el diversaj dialektoj kaj ofte iom malĝuste nomata „skotangla”), la ŝetlanda (antaŭe nomata „norna”), la ŝelta (idiomo de la necigana nomada popolo de Britio kaj Irlando) kaj la romaa (lingvo de la veraj ciganoj). El tiuj lingvoj la ŝelta kaj la romaa efektive malaperis en Skotlando; la urbaj dialektoj de la skota persistas en moderna formo inter malpli klerigitaj homoj, dum la uzado de la kamparaj dialektoj (t.e. la vera skota) multe ŝrumpis; samtempe denaskaj parolantoj de la gaela plu malplimultiĝas en siaj tradiciaj altejaj kaj insulaj regionoj, kvankam lastatempe intereso pri la lingvo sufiĉe vigliĝis ekster tiuj regionoj.

Pesimisma Auld

En siaj skribaĵoj William Auld, nia renoma skota poeto de la esperanta lingvo, esprimis sin tre pesimisme pri la situacio kaj estonteco de la indiĝenaj idiomoj de Skotlando. En siaj notoj al la dua eldono de La infana raso (1968) li skribas: „Gaelo: La keltaj loĝantoj en nord-okcidenta Skotlando kaj sur la skotaj insuloj parolas la lingvon gaelan, kiu iom post iom formortas ...”, kaj en sia broŝureto La skota lingvo hodiaŭ kaj hieraŭ (1988) li asertas: „Mi opinias, ke la skota lingvo kiel lingvo aparta rapidege mortas ... Se Esperanto estas ‚lingvo sen popolo’, kiel iuj pretendas, do la skotoj estas ‚popolo sen lingvo’.”

Eble Auld pravas; tamen aliflanke, povas esti, ke tiu pesimismo ne estas tute pravigita. Ekde la restaŭro en 1997 de la skota parlamento oni konstatas en Skotlando renovigitan intereson pri la aparta nacieco kaj pri la indiĝenaj lingvoj de la skotoj. Pruvo de tio estas nova reflorado de aŭtenta skota literaturo kaj pliiĝo de eldona aktiveco en la lando. Kvankam hodiaŭ oni malofte aŭdas la skotajn dialektojn en „pura” tradicia formo sur la stratoj kaj eĉ en la kamparo, kaj malgraŭ la ŝrumpado de denaskaj gaelparolantoj en la lokoj, kie la gaela iam estis la ĉiutaga lingvo de la tuta loĝantaro, tiu literatura reflorado estas tre evidenta, precipe rilate al la gaela. Neniam antaŭe en la historio de Skotlando estis tiom alta la kvalito de la artoj romana kaj novela, kaj neniam pli abunda la publikigo de libroj en tiu lingvo.

Literaturaj revuoj

Signifoplena estas la fakto, ke du el la plej bonaj literaturaj revuoj en Skotlando estas publikigataj ne en la majoritata kaj plej prestiĝa angla, sed en la gaela kaj la skota. Temas pri la revuoj Gath (gaellingva), kaj Lallans. Gaellingvaj poetoj kaj eldonistoj ŝatas doni plursencajn titolojn (kiuj abundas en la gaela). „Gath” signifas „lumfasko”, „radio”, „insekta piko”, „lanco” ktp, kaj la elekto de tiu plursenca titolo estas intenca. „Lallans” estas la nomo de la literatura formo de la malalteja skota lingvo.

Ambaŭ revuoj publikigas prozon kaj poezion ne nur de jam konataj aŭtoroj, sed ankaŭ de novaj junaj verkistoj, kiuj hodiaŭ tute ne mankas. Kelkaj el la junaj kontribuantoj al Gath estas gefiloj de gepatroj el malsamaj landoj – ekzemple Germanio kaj Skotlando – kiuj deziras esti kulturitaj en la gaela (supozeble la prapatra lingvo de unu el la gepatroj). Aliaj regulaj kontribuantoj estas irlandanoj, kiuj verkas kaj en la irlandgaela kaj en la skotgaela. Unu el la kontribuantoj, kiu devenas de Nord-Irlando, komencis verki en la skotgaela, prefere al la irlandgaela, ĉar dum la periodo de malpaco en tiu teritorio (kiu feliĉe jam ĉesis) uzantoj de la irlanda lingvo estis suspektataj de porbritaj uniistoj.

La redaktoroj de Lallans uzas pli-malpli normigitan kaj iom artefaritan skotan, sed multaj kontribuantoj verkas en siaj lokaj dialektoj, inkluzive de la tre diverĝa ŝetlanda. La rezulto de tia libereco estas tio, ke kelkfoje legantoj bezonas iom da mensostreĉo aŭ sperton pri diversaj dialektoj, por bone kompreni la tekstojn. Precipe la kvalito de la poeziaj kontribuaĵoj en la skota estas alta.

Gath estas sekvanto aŭ „posteulo” de alia tre sukcesa gaela literatura revuo, nome Gairm (Alvoko), kiu daŭris 50 jarojn, ĉiam kun la sama redaktoro, ĝis lia eksiĝo de la redaktoreco en la aĝo de preskaŭ 80 jaroj. Kiam tiu revuo ĉesis, oni timis, ke la gaela literatura aktiveco en Skotlando suferos gravan frapon pro ĝia malapero, sed Gath estas digna kaj komparebla publikigaĵo, kiu havas la plian avantaĝon, ke ĝi allogas pli kaj pli da junaj verkistoj kaj poetoj.

Malkiel la publika sinteno rilate al la gaela lingvo, kiu lastatempe iĝis pli pozitiva, tro da skotoj rigardas la parolatan skotan kiel idiomon de malpli klerigitaj homoj. Tamen, ofte personoj, kiuj neniam aperte parolas ĝin, pretas verki en ĝi. Kredeble, la nura fakto, ke ili kapablas verki en la skota (aŭ en iu ajn lingvo), elmontras, ke ili ne estas neklerigitaj!

Antaŭjuĝoj

Supozeble similaj sintenoj kaj antaŭjuĝoj troviĝas en aliaj partoj de la mondo, kie ekzistas lokaj lingvoj kaj dialektoj, rigardataj kiel idiomoj de malsupera statuso, parolataj de nuraj kamparanoj aŭ sensciuloj. La aŭtoro de ĉi tiu eseeto pasigis sian fruan infanecon en Galegio (nord-okcidenta Hispanio), kie, inter la klerigitaj klasoj, la regiona idiomo estis malpli estimata ol la ŝtata kastilia hispana lingvo, kvankam, iom paradokse, ĉiuj ŝajnis estimi siajn galeglingvajn poetojn, kiel la tre amata Rosalía de Castro, „poetino de la senpatrujuloj”, kiu priskribis sin kiel „fremdulinon en sia patrujo”.

Tro malfrue la plej perceptaj inter ni komencas rekoni, ke ĉiu lingvo kaj ĉiu kulturo konsistigas valoran parton de la komuna heredaĵo de la homaro, kiu meritas esti estimata kaj konservata. Kelta diraĵo trafe asertas: „Tír gun chánan, tír gun anam” (Lando sen lingvo estas lando sen animo).

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17