MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kiu estos punita?

Navin Shrestha demandas, kiu punos tiujn, kiuj mortigis pli ol ses milionojn da homoj en Irako (MONATO 2007/3, p. 6). Neniu scias ekzakte, kiom da homoj mortis en Irako, sed certe ne ses milionoj. La 16an de marto la kalkulilo de la retejo Iraq Body Count (www.iraqbodycount.org) atingis 64 729 viktimojn, sed ekzistas pluraj aliaj taksoj. La plej alta cifero troveblas en (cetere tre kritikita) studo aperinta en The Lancet (www.thelancet.com) la 21an de oktobro 2006. Laŭ ĝi estis pli ol 650 000 viktimoj. Amiko estas kara, sed vero pli kara ...

André RUYSSCHAERT
Luksemburgo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de André Ruysschaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17