MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Lasta manovro

Interesa estas la artikolo Lasta manovro (MONATO 2007/1, p. 8), sed nesufiĉe preciza. Notindas, ke:

1. la nova konstitucio de Serbio estas subtenata de sufiĉa plimulto da loĝantoj, kion konstatis ĉiuj internaciaj institucioj; ja ne eblas, ke ĝi estis trudita de malplimulto;

2. la prokrasto difini la statuson de Kosovo okazis pro la deziro de albanaj politikistoj, ke Kosovo estu apartigita de Serbio. Tio estas neakceptebla laŭ la Ĉarto de UN, la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj internacia juro. Sen tio Kosovo ricevus rapide sian statuson;

3. menciendas la jaro 1912, kiam Serbio sukcesis forpeli turkajn okupintojn el Kosovo kaj Metohio (Kosmet). Kvankam albanoj loĝis en serba Kosmet dum la turka okupacio, kaj armee servis turkojn, Serbio ne forpelis ilin. Same okazis kun albanoj en Makedonio kaj Grekio.

Por sekurigi pacon ne permeseblas redifini ŝtatajn limojn. Al Kosmet necesas revenigi ĉirkaŭ 200 000 forpelitajn serbojn, kies domojn kaj kulturajn monumentojn detruis albanoj.

Gavrilo POPOVIĆ kaj Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gavrilo Popović kaj Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17