MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Poezio

Ses miniaturaj humuraĵoj

Bombatako

Bombo eksplodas
la kamerao
ĉion vigle notas:
„Je bona Dio, homoj,
kuru elegante
kaj sincere ridu,
vi estos surekrane
ĝin vi nepre fidu.”

Potenco

Samkiel estiĝis kaj pereis
la Roma Imperio
samtiel pereis
mia ampasio.

Diable

Diablo proponis:
„Mi legas viajn poemojn
se vi eniros la inferon,
la paradiz' malŝatas ilin
ĉar tie oni ne toleras veron.”

La Belo

En mia domo
belas ĉio
krom
mia mio.

Sizife

Miajn poemojn mi ruladis
ĝis la pinto de l' monto.
Tie staris recenzisto
kaj forruligis ilin
en abismon.

Metamorfozo

Post operacio
li iĝis ino
kaj lia edzino
ŝia bofratino.

Zora HEIDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zora Heide el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17