MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Pacprocezo, ne kapitulaca procezo

Mi tute malkonsentas kun la fina verdikto de Santiago López Fernández-Aguado en lia artikolo pri la eŭska pacprocezo (MONATO, 2006/12, p. 8). Li diras, ke verŝajne oni ne progresos ĝis ETA transdonos ĉiujn armilojn kaj ĝis Batasuna publike kondamnos perforton. Do laŭ la aŭtoro paco ne alvenos ĝis unu el la du flankoj implikitaj en la konflikto komplete kaj sen kondiĉoj kapitulacos. Do kial ne diri, ke verŝajne oni ne progresos ĝis la hispana polico ĉesos torturi la eŭskajn prizonulojn, ĝis ĉi tiuj prizonuloj estos transloĝigitaj al eŭskaj malliberejoj kaj ĝis la memdecida rajto por Eŭskio estos agnoskita de la hispana registaro?

Kio okazas en Eŭskio nuntempe, estas pacprocezo, ne kapitulaca procezo, fare de unu el la du flankoj implikitaj en la konflikto, kaj en pacprocezoj, se oni volas atingi pacon, neniu flanko povas tute altrudi siajn kondiĉojn.

EB
Eŭskio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de EB el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17