MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Propono al ĉiuj politikistoj

Kompreneble, mi tute konsentas kun Stefan Maul (MONATO 2006/12, p. 5) kaj mi faras proponon al ĉiuj politikistoj, lingvistoj, instruistoj ktp, kiuj favoras lernadon de la angla lingvo (eĉ pli ĝenerale, de nacia lingvo): Iru ĝis la fina etapo de via ideo, kuraĝu proponi, ke ĉiujn lingvojn krom la angla oni tuj ĉesu instrui, kaj tion en ĉiuj partoj de la tero. Ĉar fakte ĉiu povas konstati, ke tio tre baldaŭ (post 50 jaroj maksimume) okazos, se ni daŭrigas laŭ la vojo kaj la maniero nunaj. Kion tiuj homoj respondus?

Louis ENSUQUE
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Louis Ensuque el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17