MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Toleremo kaj la rajto insulti

Post longa silento redaktoro-pastoro Gerrit Berveling denove kaj pli amplekse (MONATO 2006/12, p. 22-23) esprimas sian konsterniĝon pri la propra konstato, ke faktoj povas esti interpretataj kiel insultoj. Li mencias ne nur membrojn de religio(j), sed ankaŭ „membrojn de neniu religio”. Ĉu? Por la granda disa grupo de „kleruloj”, do por tiuj, kiuj kapablas, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi aferojn (inkluzive anojn de agnoskismo), estas insulto, ke membroj de religioj tiel priskribas ilin negative. Kvazaŭ ili ne havus multvaloran mondorigardon kaj ege altnivelan kaj respektindan moralon. Kvazaŭ kredi estus la sola, evidenta kaj decidita vivsinteno en la mondo.

Lastatempe kredantoj instigas al „interreligia dialogo”. Prave, sed kial ne al „interhoma dialogo”, kune kun kleruloj? Ĉu pro malaprobo aŭ pro kontaĝtimego? Por ĉiuj kleruloj estas insulto esti konsiderataj kiel moralaj kaj spiritaj lepruloj, eĉ ne menciindaj en la rondoj de „grandaj” religioj. Islamanoj eĉ aŭdacas konsideri klerulojn kiel estaĵojn malpli respektindajn ol hundoj kaj porkoj. Kiu do insultas kiun?

Ĉiel ajn, tiaj faktoj estas por mi pli ŝokaj ol proponi la pacpremion al Hirsi Ali.

Bert BOON
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert Boon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17