MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

INSTRUADO

Senkosta servo multe kostas

Ĉiu ŝtato zorgas, ke civitanoj obeu al la leĝoj. Sed ĉu ŝtatoj obeu al siaj leĝoj, estas alia afero. En Ukrainio akceptite estas en 1996, laŭ paragrafo 53 de la konstitucio, ke ĉiuj civitanoj rajtas ricevi senpagan klerigon en mezaj, profesi-teknikaj kaj superaj ŝtataj lernejoj.

Tamen klare estas, ke almenaŭ en superaj lernejoj pli ol duono de la studantaro ne lernas senpage, sed elpoŝigas relative grandajn sumojn. Efektive klerigado en Ukrainio estas dividita en du partojn: la buĝetan kaj kontraktan.

La „buĝetuloj” neniom pagas, sed la „kontraktuloj” pagas depende de la universitato kaj de la fako. Ekzemple en la dua plej granda urbo en Ukrainio, Ĥarkovo, studentoj pri konstruado/arĥitekturo ĉe teĥnika universitato pagas jare ekvivalenton de ĝis 470 eŭroj.

Tamen studentoj pri juro pagas pli ol trioble – ĝis 1560 eŭrojn. Samaj diferencoj ekzistas ĉe aliaj, neŝtataj universitatoj. Samtempe memorindas, ke jara salajro en Ukrainio ĝenerale ne atingas multe pli ol 1000 eŭrojn.

Dmitrij CIBULEVSKIJ/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17