MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Mi estas homo

Eble pro la centjariĝo de la interna ideo aŭ pro la 120a datreveno de la lingvo mem, eble pro la 90-jara memorigo de la morto de Zamenhof aŭ eĉ antaŭvide al la 150-jara jubileo de lia naskiĝo, la intereso pri la konceptoj de „la Majstro”, ne nur lingvaj sed ankaŭ filozofiaj kaj etikaj, plu kaj plu kreskas. En 2003 aperis en Toruń, ĉe Esperanto-societo FLAMO Kongresaj paroladoj de L. L. Zamenhof kiel manifesto de esperantismo de Jitka Skalická; en majo 2006 aperis ĉe Krakova Societo Esperanto Esperanta verkaro de fratoj Zamenhof de Marian Kostecki; en la itala ĵus aperis kolekto de tekstoj pri interlingvoj, kun aparta rigardo al Esperanto, fare de Paolo Valori.

Kvankam eble neniu esperanta tekstaro estis tiom studita kaj eldonita kiom la zamenhofa, tamen mankis sinteza kolekto de liaj multaj tekstoj ankaŭ alilingvaj, disdate kaj disloke aperintaj inter diversaj ruslingvaj kaj judlingvaj gazetoj, plus unu intervjuo anglalingva. „Kanonaj libroj” oni nomas tiujn, kiuj formas la bazon, laŭ kiu oni ĝuste analizu iun doktrinon: nepre necesu koni tiujn, kaj koni tiujn plene sufiĉu.

Konsultado de fakuloj

Nu, la nun recenzata verko de Aleksander Korĵenkov, aperinta en Kaliningrado kiel n-ro 6 de la serio Scio, difinas tiun kanonon por la zamenhofa filozofio. Ĉar ĉiu ajn decido pri tio, kio estas baza kaj kio akcesora, kuntrenas certan marĝenon de subjektiveco, la aŭtoro ne agis laŭ propra arbitro, sed konsultis diversajn fakulojn, de Blanke al Lins, de Sikosek (nun van Dijk) al Künzli. La tekstoj, kiujn li esploris, estis jam publikigitaj, sed, ekzemple, tiuj tradukitaj el la rusa (ĉefe de Holzhaus) prezentis makulojn; Korĵenkov tre skrupule retradukis aŭ, minimume, ĝustigis, tiel ke la kolekton eblas rigardi ankaŭ kiel enhavantan originalaĵojn.

La rezulto de ĉi tiu granda kaj tempokupa laboro pentras la figuron de la iniciatinto de Esperanto en sia pleneco, multe pli amplekse ol ĝi estas kutime konata ĉe esperantistoj. La ideo de komuna lingvo sukcesis, eĉ se nur etparte, ĉar ĝi estis facile komprenebla kaj alprenebla: ĉiuj uzu saman lingvon por interkomuniki inter malsamlingvanoj. Finfine tio estis ne malkutima situacio ĉe diverslingvaj civitanoj de unu ŝtato, regata de unu etno: la lingvo de la regantoj iĝis la lingvo de la tutŝtata komunikado. Alpreni do ununuran lingvon kiel komunikilon ŝajnis oportune al multaj; ke tiu lingvo estas art(efarit)a, gardis egalrajtecon por ĉiuj: neniu rezignis sian lingvon, neniu la sian trudis.

Kontraŭdiraj konceptoj

Sed la lingva aspekto estis nur parto de multe pli ampleksa mondrigardo kaj ege pli ambicia celo de Zamenhof: krei homon, kiu, rezignante nek je sia lingvo, nek je sia kulturo, nek, precipe, je sia religio, sentu sin egala al la aliaj homoj, estu al ĉiuj respektema kaj de ĉiuj respektata. Ĉi tiu celo ne estis matura en la tempoj de Zamenhof, kaj ankoraŭ ne estas matura hodiaŭ: religio mem postulas, minimume, kredon je iu potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta, kaj la koncepto de religio „neŭtrale homa”, kun „neŭtrale homaj temploj” estas parte kontraŭdira en si mem.

Esti edukata en iu religio ne estis, nek nun estas, konsiderata iu historia hazardo, samkiel la naskiĝo en unu aŭ alia loko, aŭ en unu aŭ alia lingva medio, sed ĝi kuntrenas senton de supereco, de „pravo” en la komparo kun alikredanoj. Religion oni konscie akceptas je aĝo de memstara pensokapablo; transiro de unu religio al alia estas konsiderata apostateco, dum transpaso al alia lingvo estas fenomeno sentata kiel multe pli normala kaj entute ne aparte kondamninda (tiel ke ne ekzistas specifa termino por tio). La koncepto de „elektita popolo”, kiun hebreoj havis kaj poste transdonis al kristanoj, ne estas akordigebla kun sento de egaleco sur la religia tereno; la koncepto de „revelacio” evidentigita al unu popolo sed ne al la aliaj, aŭ la koncepto pri gojo konfliktas kun egaleco. Tial la koncepto de „neŭtrala religio” povas pluvivi nur ĉe kompleta abolicio de la kredo entute.

Neŭtrale homa

Sed Zamenhof kontraŭis tion, ĉar laŭ li la eksteraj formoj de la religio, festoj, ceremonioj, ritoj estas aferoj nerezigneblaj sen granda spirita kaj socia malgajno. Li firme kredis kaj asertis, ke sen religio homo ne povas havi riĉan spiritan vivon, kaj ke senreligiuloj, originantaj el kredoj diversaj, eĉ post la forlaso de siaj respektivaj kredoj restos fremdaj, same kiel diverskredaj religiuloj. Tamen ne eblas spuri konvinkan racian pravigon de tia ripetita aserto. Se preni nur simptomon, la traduko mem al naciaj lingvoj de la esprimo „neŭtrale homa”, „homarano”, „homaranismo” kaŭzis plurajn malfacilaĵojn, ĝuste ĉar la zamenhofa koncepto estas fremda al la ordinara homa menso, kaj la etnaj lingvoj ne produktis specifan terminon por tiu koncepto.

Zamenhof estis homo ekstreme aŭdaca kaj ekstreme timema samtempe. Li ekpaŝis per tre avangardaj ideoj kompare kun sia tempo, sed sen la kuraĝo ilin subskribi propranome. Li timis, ke pro la sameco de la proponinto la kontraŭeco kaŭzota de avangarda ideo, kiel homaranismo, endanĝerigos la stabilecon de ideo jam pli facile akceptebla kaj eĉ preskaŭ larĝpublike akceptita, kiel internacia lingvo. La broŝuro, eldonita ruse en 1901, estis pseŭdonime subskribita Homo sum. En ĝi „hilelismo” estas difinita kiel nova religia partio en la sino de la jam ekzistanta hebrea religio, do temis pri la sama hebrea Mose-devena religio, senigita de flankaj „almiksaĵoj”. La tuta esenco de la zamenhofa projekto estis purigi la hebrean religion el ĉio kaŭzanta malhelpon, krei por la hebreoj propran lingvon, trovi por la hebreoj difinitan lokon.

Sed la ideo evoluis, kaj en januaro 1906 la dogmoj de hilelismo, intencita por la hebrea diasporo, estis etenditaj al la tuta homaro: la nova nomo homaranismo aperas en broŝuro anonima (!) en marto 1906. Kio estis okazinta intertempe? Ja, la fenomeno „Bulonjo”. La unua UK montris, ke la lingvo funkcias, kaj ke la adeptoj, kiuj povas prikonsenti universalan ideon ne nur pri lingvo sed ankaŭ pri homeco, estas ja ankoraŭ minoritato, sed minoritato ne tro malgranda. La tiom timitaj versoj Al Vi, ho potenca senkorpa mistero [...] Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali / por reunuigi l' homaron. / Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali / [...] La Forto mistera de l' mondo nin benos estis vekintaj grandan aplaŭdon. Kiel Zamenhof mem diras en nefermita letero al Beaufront, aperinta en Ruslanda Esperantisto, la impresoj de la Bulonja kongreso rapidigis la decidon publikigi la Deklaracion pri Homaranismo; kaj tiuj impresoj donis al Zamenhof la kuraĝon elpaŝi per la dua parolado en Ĝenevo pri la interna ideo kaj la tria pri la celo de la Esperanto-kongresoj, kiujn li intencis kiel kongresojn de la homaranaj ideoj.

Kion Zamenhof rifuzis el la siatempa socio, kaj kion li ne kapablis rifuzi? Li rifuzis, intime, la ideon de imperio, kiu egaligas ĉiujn per subpremado; sed li ne kapablis rifuzi la ideon de ŝtato, unu ŝtato por ĉiu popolo. Zamenhof revis pri (ĉu ebla?) demokrata ŝtata strukturo, do tute disigante sin de Marx kaj de Bakunin. Usono povis esti unuapense modelo por la socio de li revata, sed la rezulto de judaj grupoj, migrintaj en Usonon, ne estis konservado de la propraj specifecoj, sed ja asimilado, kaj tion Zamenhof malkonsentis. La judoj, kiuj iris en Usonon, ne sukcesis konstrui tie judan ŝtaton, sed nur juddevenan minoritaton, rigardatan tiom suspekteme, kiom ĝi celas resti aparta. Zamenhof revis pri 60.000-membra juda komunumo en Usono, kiu poste povu, laŭ la Usona konstitucio, peti agnoskon kiel memstara federacia ŝtato. En sia cionisma epoko li favoris unuatempe tiun translokiĝon de judoj al Usono, sed poste transiris inter la favorantojn de juda ŝtato en Palestino.

Laŭetna ŝtato kaj religio

Sed du tute gravajn ideojn Zamenhof ne kapablis rifuzi. La ideon de laŭetna ŝtato kaj tiun de religio. Etnan ŝtaton li vidis kiel solvon de la problemoj de la unuopaj popoloj, precipe klasataj laŭ la lingvoj: sociajn tavolojn li preskaŭ neglektis aŭ eĉ preskaŭ ne rimarkis. En tre atentinda recenzo de la nuna verko, aperinta en La Ondo de Esperanto, n. 10, 2006, Walter Želazny rilatigas la zamenhofan vidpunkton pri ŝtat-etiko al la francrevolucia slogano „libereco, egaleco, frateco”. Sed la recenzinto refutas, ke tiu revolucio vere celis egalecon: ĝi fortranĉis tutan aron da nefrance parolantaj minoritatoj. La „egaleco” estis nur por franclingvaj francoj. Efektive, Zamenhof ne kapablis liberiĝi el la ideo de etna ŝtato, kie etnoj estas konturitaj laŭ la lingvoj.

Aliflanke, la religion li vidis kiel solvon de la animaj problemoj de la individuo, tamen ne en persona dimensio, sed en tutsocia. Iu vere neŭtrale-homa religio (tamen ĉiukaze strikte monoteisma), kun siaj neŭtrale-homaj ritoj kaj festoj, estas la antaŭĉambro de ateismo, sed trans tiun antaŭĉambron Zamenhof ne sukcesis pluiri.

La evoluo de la zamenhofa pensado

La 77 tekstoj, kunigitaj en la verko, laŭas diakrone la vojon de la evoluo de la penso de Zamenhof dum la jardekoj, ekde lia partopreno en la cionisma movado ĝis la homaranisma revo. Diakronismo tute oportunas, ĉar, ekzemple, la Plena Verkaro, redaktita de Dietterle, grupigas la zamenhofajn verkojn laŭ kategorioj (antaŭparoloj, gazetartikoloj, paroladoj, traktaĵoj, leteroj) kaj nur la esperantajn originalojn, tiel ke la rekonstruo de la pensevoluo estas malfacila. La unua peco de la nuna kolekto estas longa artikolo, poparte aperinta en rusa gazeto dum pluraj numeroj de 1882, pri tio, kiel estu solvita la „hebrea demando”, t. e. la trovo de loko, kie hebreoj povu vivi ne estante persekutataj. Ni rimarku la daton: 1882, do multe pli frue ol Zamenhof ekpaŝis per Esperanto, sed multe pli malfrue ol li ekpensis pri internacia lingvo. Tian internacian lingvon li konceptis por forigo de la malamikete de las nacjes, sed li konceptis ĝian aplikon tutunue al la diaspora hebrea popolo. La lasta peco estas fragmentoj pri Dio kaj senmorteco, trovitaj sur la skribotablo de Zamenhof ĉe lia morto, kiel atestite de Privat.

Oni preskaŭ ne trovos en la libro Esperanton, sed Zamenhofon kiel homon. Malgraŭ la rigora selekto, kelkio estas ripetita: Zamenhof ne estis konciza, li iel predikis kvazaŭ el pupitro, per ekzemploj, enŝovante hipotezajn kontraŭajn opiniojn de hipotezita aŭskultanto kaj refutante ilin.

Multo estus ankoraŭ pritraktinda kaj komentariinda, sed recenzo ne iĝu eseo. Ni nur konklude diru, ke en la rondon de la zamenhofologoj Aleksander Korĵenkov enpaŝas aŭtoritate per ĉi tiu saĝe kompilita kolekto de zamenhofaj tekstoj: verko absolute rekomendinda, legebla, danke al la bela stilo de Zamenhof, kun intereso preskaŭ de spur-avida detektivo, kaj facile komprenebla danke al ampleksa notaro kompetente kunmetita.

Carlo MINNAJA
Aleksander Korĵenkov: Mi estas homo – originalaj verkoj de d-ro L.-L. Zamenhof. Eld. Sezonoj, 2006, 288 broŝuritaj paĝoj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28