MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu lingvoj formortu?

Laŭ Elvia Belluco (MONATO 2006/10, p. 7) oni rajtas nomi lingvo nur tiun sistemon, kiu tri kondiĉojn plenumas: funkcii kiel amaskomunikilo; deponi kulturon en bibliotekoj de originalaj aŭ tradukitaj verkoj; speguli la personecon de la koncerna lando. Laŭ tia vidpunkto, neniu el ĉirkaŭ 160 indiĝenaj popoloj de mia lando (Brazilo) komunikiĝas per „lingvo”. Laŭ ĝi la antikvaj parolsistemoj antaŭ la genia ilo de Gutenberg neniam estis veraj lingvoj. Kaj mi ne forgesas Esperanton. Kiel nomi ĝin lingvo, se mi uzus tiel rigoran metodon taksi? De kiu lando Esperanto spegulas la personecon?

Mi preferas la pensmanieron de la brazila konstitucio en kiu troviĝas: „La fundamenta regula instruado devas esti farita per portugala lingvo, sed estu asekurite al indiĝenaj komunumoj ankaŭ la uzado de iliaj gepatraj lingvoj kaj de propraj instruprocezoj.” Ne gravas, se indiĝena komunumo sumas dek unu aŭ dek mil parolantojn. Lingvo estas „Sistemo da vortoj uzata de iu nacio aŭ gento por interkompreniĝo” (Revo). Kiam formortas unu lingvo, kune mortas parto de la homa vivo.

José LEITE DE OLIVEIRA Junior
Brazilo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de José Leite de Oliveira Junior el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17