MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Generacia ŝanĝo

La artikolo Lingvo-politiko: mankas unueco en la Unio (MONATO 2006/7, p. 7) konfirmas la fakton, ke altrangaj politikistoj en Eŭropo estas forte direktitaj al uzo de la angla lingvo, kaj popoloj, pro plurjara agado de la esperantistoj, perceptis la grandan gravecon de neŭtrala Esperanto. Eŭropa Esperanto-Unio pli facile atingos plenan sukceson per modesta enkonduko de Esperanto kiel regula studobjekto en lernejoj de tuta Eŭropo. Poste per generacia ŝanĝo kreiĝos nova stato por la lingvo.

Gavrilo POPOVIĆ kaj Atanasje MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gavrilo Popović kaj Atanasje Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17