MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Albanio pli demokrata ol Usono

Strangas legi pri kvin ĉinaj ujguroj, akuzitaj pri terorismo (MONATO 2006/7, p. 9), ke la usonaj aŭtoritatoj vane traktis kun 20 ŝtatoj por akirigi al la ujguroj politikan rifuĝejon kaj ke finfine Albanio akceptis ilin. Kial? Antaŭ unu jaro usona juĝejo ja deklaris la ujgurojn nekulpaj. Kial ili ne trovis rifuĝejon en Usono mem? Finfine Albanio iĝis pli demokrata ol Usono, la ĉefa garantianto de libero!

Sergej PAĤOMOV
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sergej Paĥomov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17