MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

VATIKANO

Sekretoj studeblaj

Ekleziaj dokumentoj dum jardekoj kaŝataj fine studeblis, kiam en septembro estis malfermita al historiistoj kaj aliaj interesatoj parto de la Sekreta Vatikana Arkivo. La dokumentoj rilatas al la papeco de Pio la 11a (1922-1939).

La arkivo, alirebla pro iniciato de papo Johano Paŭlo la 2a, tamen retenas siajn sekretojn. Ekzemple ne legeblas la aktaro pri la konklavo, kiu elektis la novan papon en februaro 1922. Tamen disponeblas la notoj rilate la aŭdiencojn de Pio la 11a kun diplomatoj akredititaj ĉe la Sankta Seĝo. Laŭ la ĉefarkivisto, la dokumentoj indikas, kiel rilatoj inter la papo kaj la faŝista reĝimo en Italio ekglitis al kolizio.

La kolekto konsistas el milionoj da paperoj en 30 000 diversaj dosieroj kaj kovertoj. Legi ne ĉiam facilas: la notoj pri la diplomataj aŭdiencoj estas mane skribitaj sur miloj da folioj. Planita estas plurvoluma eldono de la koncernaj dokumentoj.

Silvia GARNERO/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Silvia Garnero/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17