MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

HUNGARIO

Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56

En 2006 oni festas la duonjarcentan jubileon de la t.n. eventoj de '56. La revolucion de la hungaroj kontraŭ la altrudita komunista-sovetia vid- kaj viv-maniero oni nomas en Hungario simple „kvindek ses”. Tamen dum pli ol 30 jaroj la popolleviĝon oni devis nomi oficiale kontraŭrevolucio aŭ, iom neŭtrale, sed kun malaprobiga akcento, „la eventoj de '56”. Ordinaraj homoj ĉiam diris „revolucio” aŭ, mallonge, „kvindek ses”.

En 1956, kiam okazis la revolucio (inter la 23a de oktobro kaj la 4a de novembro), mi estis sepjara infano, kiu vizitadis la duan klason de bazlernejo. Mi estis senkonscia aŭ duonkonscia kunvidanto, kaj iom ankaŭ partoprenanto, de eventoj, kiuj skuis la fundamentojn de la ruĝa diktaturo kaj kontribuis al ĝia posta falo.

La 24an mi iris, kiel kutime, en la lernejon. El radioaparatoj aŭdiĝis informoj, aŭskultataj de nekutime multaj homoj, kvankam oficialajn komunikojn oni ja ĝenerale ne tro fidis kaj atentis. Kelkajn domojn for de nia familia domo, knabo iom pli juna ol mi ekstaris en la kadro de malfermita fenestro kaj kriis al ni, infanoj preterpasantaj: „Eksplodis la revolucio!” Revolucio? Kio estas revolucio? Tiuj vortoj ne multe diris al mi. Sed en la lernejo mi eksciis pli pro tio, ke ne ĉio okazis kiel kutime. Ĉiutage ni devis grupiĝi laŭ klasoj en la korto: tiel nomata pioniro kun ruĝa koltuko ekstaris ĉe la lernejo-pordo kaj tre false ekkantis ian pioniran kanton himnecan. Ni devis kunkanti, kaj dume apud mi oni malrapide hisis ian flagon, mi ne plu memoras, ĉu hungaran aŭ ruĝan. Tiutage la ceremonio ne okazis.

Festa defilo

La instruhoroj komenciĝis malfrue. Kelkaj lernejanoj forrestis, kaj la instruistoj kuradis ekscitite en la koridoroj. La direktoro malaperis. Kelkajn tagojn ni devis resti hejme: oni ne sciis, ĝis kiam. Similan konfuzon mi vidis la 1an de majo 1955, kiam kun mia patro mi iris por la festa defilo de la „laboristaro” de la urbo. Mia patro haltis, por babili kun konato, kaj mi pro enuo iom antaŭeniris. Ĉe la angulo de la metiista faklernejo mi ekvidis grandan portretan portotabulon de Mátyás Rákosi [matjaŝ rákoŝi], nia ĉefkomunisto, diagonale prifekitan. La homoj, kaŝe rigardante, preteriradis ĝin, kelkaj terurite, kelkaj kun apenaŭ retenebla rideksplodo.

Oni ne kuraĝis decidi, ĉu voki policanon (kaj eble preni sur sin la torturon de pridemandado kaj eventualan respondecon), lasi ĝin por tutpopola primokado aŭ iel malaperigi ĝin. Tian respondecon neniu kuraĝis (aŭ emis) preni sur sin. Fine hazarde preterpromenantaj policanoj trovis ĝin kaj devis decidi, ĉu forviŝi la ekskrementon de sur la tutpopole adorata vizaĝo (kun la danĝero disŝmiri ĝin tute) aŭ malaperigi ĝin, rekonante tiamaniere la senpovon de la povo. La disvolviĝon mi ne ĉeestis, ĉar mia patro terurite fortrenis min kaj, luktante kontraŭ ridado, malpermesis pluajn demandojn.

Historia ŝtatblazono

Do io ŝvebis en la aero en 1956 kaj iom antaŭe, kion ankaŭ ni, infanoj, iel perceptis. Ni vidis homgrupojn, vigle parolantajn; ankaŭ ŝarĝaŭtojn plenajn de laborvestitaj fabrik-laboristoj, portantaj fojfoje fusilojn kaj entuziasme kantantaj, kun hungara trikoloro fiksita al la kajuto. La ruĝaj flagoj tute malaperis: videblis ĉie la hungaraj. Sur muroj aperis kalke pentritaj surskriboj: „Vivu la hungara patrujo, hejmen ĉiu ruso!” Kontraŭ forinto eblis aĉeti plastan insignon kun la historia ŝtatblazono; kontraŭ du, ankaŭ metalan. Ĉi tiu blazono, kun la duobla apostola kruco de reĝo Sankta Stefano kaj supre lia krono, estis frue rigore malpermesata.

Sur la insulo Radó, inter la du branĉoj de la rivero Rába, instalis sin sovetia tanko. Du maljunulinoj preteriris el la proksima karmelana preĝejo, kiam aperis stratpurigisto kaj, kiel poste mi eksciis, iama militkaptito en Sovetio, kiu ĵetis ruslingvajn blasfemojn kaj minacis pugne al la soldatoj. Unu el ili senvorte malaperis en la militilo, kaj mi rimarkis nur, ke la kanontubo kaj la mitralo malrapide, sed tre minace direktiĝas al ni kaj sekvas la spiteme plu sakrantan, malrapide forirantan stratpurigiston. Kaj neniam mi vidis tiel kuregi maljunulinojn.

Torturejo

Mia patro, milithardita homo, nur komentis: „La afero ne tiom brulas.” Tamen restis en mi demandoj, al kiuj mi ne ricevis respondojn. Sed nur unufoje mia patro permesis al si fari iaspecan klarigon. Ni haltis antaŭ impona konstruaĵo kun fortikaj kradoj sur ĉiuj fenestroj, kaj li flustre diris al mi, ke tiu estas la sidejo de ÁVH (Ŝtatdefenda Oficejo, fakte torturejo por alipensantoj). Je mia peto pri pliklarigo li donis al mi du sonorajn vangofrapojn.

En strato paralela al la nia loĝis 18-jara knabino. Iun tagon oni hejmenveturigis ŝin bandaĝita sur la dekstra femuro. Laŭdire ŝi grimpis sur la urbodomon por forigi la grandan ruĝan stelon, fiksitan antaŭ la plurjarcenta ŝtona blazono de la urbo. Ŝi jam sukcesis, kiam iu el la najbara konstruaĵo pafis en ŝian femuron. Post ŝia liberiĝo el la prizono mi vidadis ŝin multajn jarojn en profunda deprimo. Oni diris, ke ŝi delonge ne trovas laborlokon. Pri ties kialo mi konsciiĝis nur poste.

Longaj kolonoj

La urbo Győr [djoor], kie mi loĝis, situas en la nordokcidenta parto de Hungario, ĝuste mezvoje inter Vieno kaj Budapeŝto en strategie grava nodo de vojoj, fervojoj kaj riveroj. Tiutempe tiu ĉi regiona centro havis ĉirkaŭ 70 000 loĝantojn kaj multajn fabrikojn. Pro ĝia graveco ĝin rapide invadis sovetiaj trupoj. En la novembraj tagoj post la malvenko de la revolucio longaj kolonoj de tankoj, kanonoj, kirasveturiloj kaj trupportiloj pasis senfine tra la ĉefstrato de la urbo direkte al Vieno. Laŭdire ili returniĝis ekster la urbo, por minace-defie ree traveturi la urbon.

Iun novembran tagon, kiam la instruado komencis denove normale funkcii, mi iris kun du kamaradoj al la lernejo. Ni havis tempon, do ni iris al la apuda strato por algapi la militan defiladon. Ja neĉiutaga vidaĵo: knarantaj raŭpveturiloj, long- kaj mallong-tubaj kanonoj, maŝinpafiloj, malfideme ĉirkaŭgvatantaj soldatoj kun pafpretaj mitraletoj – cetere la bruo de la longe serpentumanta militmonstro inter la pace afablaj barokaj loĝdomoj kaj la kvin diversreligiaj preĝejoj de la strato Kossuth [koŝut]. Ni aŭdis ion kaj tion pri telerminoj ĉe la landlimo kontraŭ la invadantaj sovetiaj trupoj; ni aŭdis krome pri budapeŝtaj junuloj, kiuj ĵetis grenadojn kaj benzinbotelojn kontraŭ la tankojn. Tio donis ideon. Ek do al ago! En la najbara domo loĝis cigana familio, kies infanoj ofte manĝis el ladteleroj kuŝantaj sursojle de la domo. Kaj ni ŝtelis la aluminian trinkujon por kokinoj de mia avino.

Sukcesa ludo

Tiel telerminojn ni havis: necesis ilin nur instali (aŭ ĉu ĵeti?). Memevidente ni havis nek praktikon, nek scion, nur svagan imagon. Ni kaŝis nin malantaŭ la angulo de la pastrodomo, kaj en oportuna momento ni ĵetis unu el la teleroj en la mezon de la kolono antaŭ tankon. La ŝtalraŭpaĵo abrupte bremsis, haltis kaj radiofone oni haltigis ankaŭ la tutan kolonon. Nia ĝojo pro la sukcesinta „ludo” estis senlima. La soldatoj sub la klapkovriloj de la tankoj kaj kirasveturiloj tenis pretaj siajn mitralojn. Streĉo pendis en la aero, kaj aŭdiĝis la forta anhelado de la dizelmotoroj.

El tanko elsaltis ulo kun ŝirmkasko, kiu etendis maldikan teleskopan bastonon, singarde proksimiĝis al la „mino”, tuŝis, puŝis, kaj, konvinkiĝinte pri la blufo, kolere ĵetis ĝin for de la vojo. Ni iom atendis, reprenis la teleron kaj ripetis la „militan operacion”. Ĝis la oka horo, la komenco de la instruado, ni almenaŭ kvinfoje haltigis per niaj „minoj” la militmaŝinaron de la Ruĝa Armeo. Pri eblaj sekvoj de la ludo ni konsciiĝis nur poste.

Mallumaj kavernoj

La ludo tamen ne estis nura ludo. Per nia infana instinkto ni perceptis ion majestan, tamen senforman; ni sentis svage, ke homoj kvazaŭ eliras en la sunbrilon post longa vagado en mallumaj kavernoj, ke kvazaŭ post longa premo ili nun libere spiras. La dolĉa amaro de tiuj oktobraj-novembraj tagoj fariĝis por eterne neelŝirebla parto de mia personeco kaj tiu de plurmilionoj da hungaroj.

Post la eventoj ni decidis kun mia pli aĝa frato peti fontoplumon de rusaj soldatoj, kiuj onidire volonte donadis tiajn al infanoj. Ĉe apud-danuba kazerno, post reciproka kuraĝigo, ni salutis la gardostarantan soldaton per laŭta „drastutji” (misprononcita „saluton”), kaj mia frato petis lin per sia magra vortostoko akirita en la lernejo: „Tovariŝ, daj karandáŝ!” („Kamarado, donu krajonon!”). La vorton „fontoplumo” li ne konis. Tiu afable resalutis nin, ion diris al sia kunulo en la pordistejo, kaj oni donis al ni du verdajn krajonojn. Ni iom seniluziiĝis, sed ekkomprenis, ke rusoj mem estas afablaj kaj tute ne teruraj homoj.

Jozefo HORVÁTH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Horváth el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17