MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Lingvoj formortu senprobleme

En MONATO 2006/6, p. 6, Filippo Franceschi atentigas pri baldaŭa lingva katastrofo: la estingiĝo ene de tiu ĉi jarcento de la plimulto de la ĉirkaŭ 6800 nun parolataj lingvoj pro la superrego de la usonangla. Tiu estingiĝo kaŭzos malriĉiĝon ne nur antropologian, sed ankaŭ filozofian, logikan, etikan, historian.

Laŭ mi lingvoj plenumas almenaŭ tri funkciojn, ĉar ili samtempe estas: a) amaskomunikiloj, b) deponejoj de kulturo (bibliotekoj de originalaj aŭ tradukitaj verkoj), c) identigiloj de la koncerna lando.

En MONATO 2005/7-8, p. 28-29, Paŭlo Peeraerts raportis, ke ĉi-monde estas 6912 vivantaj lingvoj, el kiuj nur 8 havas pli ol 100 milionojn da denaskaj parolantoj, dum 204 lingvoj havas malpli ol dek parolantojn. Laŭ la supre menciitaj kriterioj, almenaŭ tiuj 204 lingvoj valoras neniom. Tamen de multaj jarcentoj la lingvoj latina kaj helena ne plu estas vivantaj, sed ili pluvivas, ĉar iliaj kulturaj akiraĵoj (alireblaj en fakaj bibliotekoj) fundamentas nian hodiaŭan okcidentan civilizon. La lingvoj en vivdanĝero hastu restigi skriban ateston pri siaj kulturaj akiraĵoj, kaj, tion farinte, ili povos senprobleme formorti kaj malaperi.

Elvia BELLUCO
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Elvia Belluco el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17