MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Tipe germana (2)

Mi ŝatis la artikolon de Stefan Maul pri la malkresko de la germana lingvo (MONATO 2006/6, p. 7). Ĉar antaŭ 35 jaroj mi studis germanan beletron, mi kapablas konversacii en la germana lingvo pri ordinara temo. Sed plurfoje en Germanio okazis al mi la jena misaventuro: Mi parolis germane kun germano. Post kvaronhora konversacio li demandis min: „Vi estas alilandano, ĉu ne?” „Jes ja, mi estas francino.” Tuj li ekparolis al mi en la angla! Mi devis grumbli. Mi diris, ke mi estas francino, ne anglino. „Bonvolu daŭrigi en la germana!” Neniu germano, kun kiu mi parolis germane, proponis al mi transiri al la franca lingvo.

Ankaŭ en Hispanio oni proponis al mi paroli angle anstataŭ kastilie. Sed tio estas iom pli komprenebla, ĉar mia nivelo en la kastilia lingvo ne estas tre alta. Tiam mi nur ĝentile klarigis: „Mi ne parolas la anglan pli bone ol la kastilian.”

Jacqueline LÉPEIX
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jacqueline Lépeix el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17