MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Tipe germana

Gratulon al Stefan Maul pro liaj artikoloj Lingvaj problemoj (MONATO 2006/6, p. 5) kaj Germana batalo (p. 7). Ŝajnas, ke la germana lingvo, kiu iam en la pasinteco ludis gravan rolon en la sciencoj kaj artoj, iom post iom iĝas minacata. Jen sperto mia pri la radiostacio WDR, kiu elsendas en la plej granda germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, loĝata de 17 milionoj da homoj. De ses jaroj mi observas, ke WDR ofte prezentas en siaj novaĵelsendoj intervjuojn kun anglalingvanoj tiel, ke oni aŭdas komence la tuton en la angla kaj poste en la germana traduko. Male la parolojn de alilingvaj gravuloj oni aŭdas nur unufoje, ĉar la neanglalingvajn parolojn oni interpretas samtempe. Tio havas la strangan efikon – ekzemple dum la nuna milito de Usono kontraŭ Irako –, ke oni aŭdas dufoje la mensogojn de George Bush, sed nur unu fojon la vortojn de la neanglalingvaj kontraŭmilitemuloj. Mi skribis protestleteron al WDR, ties respondon mi ĝis hodiaŭ vane atendas. Kiam mi rakontis al konatoj miaj pri tio, ili montriĝis nekomprenemaj – ne pro la lingva diskriminacio, sed pro mia ĉagreno pri tio. Tia sinteno estas normala en la germana socio, kies anojn oni povas efike ofendi per la diraĵo „Vi estas tipe germana”.

Ludger SCHMÉINK
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ludger Schméink el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17