MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

D. R. KONGO

Kiel eskapi la pasintecon?

La Demokratia Respubliko Kongo eliris el longa kaj peniga milito, kiu disŝiris la landon kaj dividis ĝin en pecoj administrataj de milicestroj. La popolo, kutimiĝinta al ĉiuspecaj krimoj kontraŭ homaj rajtoj, povas danki al la internacia komunumo, kiu helpas restarigi pacon kaj stabilecon.

Balotado kiu devis okazi fine de julio espereble kontribuis al la politika restrukturado de la lando. Tamen, por fine eskapi el la problemoj de la pasinteco, necesas unuigi la diversajn milicojn por krei unusolan ŝtatan armeon kaj, samtempe, aresti kaj senarmigi la eksmilitistojn ankoraŭ aktivajn en najbaraj landoj, ekzemple Ruando kaj Burundo, kiuj semas panikon en la vilaĝoj de Kongo.

Tiuj banditoj nepre rehejmiĝu kaj kontribuu al la rekonstruado de sia patrolando. Por tion realigi, denove necesos la interveno de la internacia komunumo, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj Afrika Unio.

H. NTAWU Hubert

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de H. Ntawu Hubert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17