MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Senpagaj programoj estas malsamaj

Kiam Roland Rotsaert recenzis senpagajn programojn kiel OpenOffice.org kaj Thunderbird (MONATO 2006/3, p. 19-20), li diris, ke ili ankoraŭ havas mankojn, ĉar oni ne povas ekzemple malfermi Access-dosierojn facile aŭ movi retadresojn el Netscape perfekte. Mi scivolas, kiom ofte sinjoro Rotsaert penis movi retadresojn al Netscape el aliaj programoj aŭ malfermi OpenOffice.org-dokumentojn per Word? Novaj senpagaj programoj (kaj aparte liberaj programoj kiel tiuj) tre, tre pli bone povas uzi fremdajn dosierojn, ol povas pagendaj programoj. Fakte, la recenzo diris nenion pri la uzeblo de FirefoxThunderbird. Jen lia plendo: „Ili ne estas Netscape.”

Ian MAXWELL
Usono

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ian Maxwell el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17