MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Stela revo

Mi pensas, ke la intenco krei monunuon, kiu estas ŝirmita de inflacio (MONATO 2005/5, p. 23-25), montriĝis esti nur revo. Ĝi ja estis ligita al guldeno, kiu evidente ne havis konstantan valoron. Fakte, probable pro la perdo de aĉetpovo de guldeno, oni ŝanĝis la valoron de la stelo al duono de guldeno.

Tamen, oni povus denove stampi „stelojn”, sed nur por plezuro de numismatoj. Surbaze de la lasta valoro de la stelo (duono de guldeno) oni povas kalkuli ĝian valoron en eŭroj laŭ la ekvacio fiksita por guldeno, kiam eŭro naskiĝis: 1 eŭro egalas al 2,20371 guldenoj, sekve unu stelo egalus nun al 0,22689 eŭroj.

Carlo MASELLA
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Masella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17