MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Mi legis kaj relegis ...

Mi tralegis kaj relegis kun granda interesiĝo la rakonton de Lin Shong Forpasis mia karulino (MONATO 2006/3, p. 12-13). Liaj travivaĵoj kaj suferoj lige kun la malsano de lia edzino kaj posta forpaso, liaj rezonadoj pri la amo de la geedzoj kaj la neceso esprimi ĝin tutsamas kiel la miaj, kvankam ni ambaŭ apartenas al malsamaj kulturoj kaj loĝas en landoj malproksimaj unu de la alia je dekmiloj da kilometroj. Mi skribas tion ĉi okaze de la sepjariĝo de ŝia forpaso je la 22a de aprilo. Lastatempe specialistoj pri la familia vivo, psikologoj kaj seksologoj en nia lando konsilas, ke geedzoj devas pli ofte esprimi siajn am- kaj dank-sentojn unu al la alia.

Dimitar HADJIEV
Bulgario

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitar Hadjiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17