MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

PRIVATECO

Gvatanto gvatata

En 1978 la usona parlamento, la t.n. „Kongreso”, aprobis la leĝon Spionado per Eksterlanda Gvatado. Ĝi permesas al la registaro interveni en fremdlanda komunikado sen ajna tribunala mandato.

Komence la leĝo celis nur telekomunikadajn kompaniojn kaj ne multe tuŝis la internacian komercon aŭ individuojn. Intertempe ŝanĝiĝis la situacio, ĉefe pro Interreto, sed ankaŭ pro timo pri terorismo. La leĝo pli vaste aplikiĝas, tiel ke kritikistoj de la usona prezidanto George Bush akuzas lin respondeci pri kontraŭleĝa tirana ŝtato.

Multaj firmaoj riĉiĝis pro la spionada leĝo, provizante registarajn departementojn kaj la militistaron per ekipaĵoj, per kiuj eblas gvati privatajn civitanojn en Usono. La registaro povas nun libere aliri al privataj komputiloj kaj informiĝi pri privataj aferoj.

Tio signifas, ke ordinaraj civitanoj perdas siajn rajtojn pri libera interŝanĝo de politikaj kaj kulturaj ideoj. Sed Bush, kiu iam devos alfronti leĝodonantojn en la usona parlamento kaj defendi sian starpunkton, retenas siajn povojn tiel misuzi la sistemon kaj agi kontraŭ la usona konstitucio.

Elson B. SNOW/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Elson B. Snow/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17