MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Bato sub la zono (3)

Ne povas mi ne reagi al parto de la artikolo de Gerrit Berveling. Li skribis: „grava mutilo de la vagino, parta fortranĉo de la vaginaj lipoj”. Mi ĝustigas: Temas pri kutimo de iuj popoloj pri rita fortranĉo de la klitoro kaj kelkfoje ankaŭ de la etaj lipoj, por forpreni de la estonta virino la seksan ĝuadon kaj konservi ŝin fidela al la edzo. Por mi, virino, tio estas grava suferiga mutilado. Mi nur povas gratuli al sinjorino Hirsi Ali, kiu atakas tiun misagadon.

Denise HUBERT-REMY
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Denise Hubert-Remy el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17