MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Bato sub la zono (2)

Konsternis min en MONATO 2006/3, p. 11, la artikolo „Malpaciga pacpremio”. La „krimo” de Ajaan Hirsi Ali, kiun oni kandidatigis por la Nobelpremio pri paco, estas laŭ Gerrit Berveling ŝia batalado kontraŭ islamo, precipe pro vagina mutilo de junaj knabinoj. Eĉ se islamo ne kulpas pri la ekzisto de tiu hontinda kutimo (per egiptaj mumioj estas rivelite, ke oni praktikis tiun operacion longatempe antaŭ la naskiĝo de Mahometo), kial ĝi ne luktis kaj ne luktas por forigi tiun malhumanan kutimon? Ĉu Berveling scias nenion pri la realaĵoj de la mondo? Mi konsilas al li la legadon de la verko de Suad Vivbruligita (honorkrimo), eldonita de SAT.

Monik ROBERT-BERNARD
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Monik Robert-Bernard el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17