MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

NATURO

Kribrilo mortiga

Ekde 1991 en Aŭstrio kaj ĉirkaŭaj landoj la minista tineo (Cameraria ohridella) ĉiun someron brunigas la foliojn de hipokaŝtanoj. La parazito, havante en la jaro tri ĝis kvar generaciojn, rapide plimultiĝas, tamen pro ĝi mortis ĝis nun neniu arbo.

Nun alia papilio mortige minacas la aleo-arbojn en Vieno. La blukribrila raŭpo (Zeuzera pyrina) atakis centojn da arboj, precipe fraksenojn. La damaĝulo disvastiĝis ĉefe en la jaro 2003, kiam la somero estis tre varma. Multe da arboj estas nun tiom malfortaj kaj falemaj, ke oni devas forsegi ilin. Por neniigi la raŭpojn oni bruligas la lignon kaj replantos aliajn, pli rezistemajn aleo-arbojn.

Walter KLAG/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17