MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

Bona betono

Hungara inventisto ellaboris betonon, kiu tralasas lumon. Optikajn fibrojn metis en betonon Losonczi [loŝonci] Áron, tiel ke tra muro videblas krepuska lumo, kvazaŭ en densa ĝangalo, kaj ombraj homaj siluetoj.

Multekostas betono tia, kaj ĝi estos uzata nur en eksterordinaraj konstruaĵoj. En Nov-Jorko oni ekzamenas la novan sistemon, kiu laŭ fakuloj donos anstataŭ sombreco ĝojon.

JUHÁSZ Károly/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juhász Károly/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17