MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu Katalunio estas sendependa?

Vi publikigis ĉefartikolon pri Katalunio „Survoje al pli granda memregado” (MONATO 2006/2, p. 10), sed ŝajnas, ke MONATO jam traktas Katalunion kiel sendependan ŝtaton. En MONATO 2006/1, p. 6, vi aperigis kvin leterojn, inter ili unu el Hispanio kaj unu el Katalunio! Nu, ĉu Katalunio ne estas parto de Hispanio? Laŭ la artikolo „Survoje...”, kaj laŭ mia scio, ŝajnas, ke Katalunio ankoraŭ restas regiono de Hispanio.

En tiu sama numero estis ankaŭ letero el Italio, sed kial anstataŭ „Italio” vi ne metis la region-nomon (ekzemple Toskanio)? Kaj mi rimarkis en MONATO 2005/4, p. 6, leteron el Eŭskio. Ĉu MONATO jam sendependigis la eŭskan regionon de Hispanio? Sekvontpaĝe troviĝas letero el Usono, sed mi demandu: kial anstataŭe vi ne indikis la specifan usonan ŝtaton? Vi traktas landojn malsame, malkonsekvence; vi ŝajne enŝovas vian politikan sintenon pri iuj regionoj kiuj, vi kredas, devus esti sendependaj.

Nyegosh DUBE
Pollando
Jam de pli ol 25 jaroj ekzistas la regulo, ke aŭtoro de letero mem decidas, al kiu nacio li apartenas. Se aŭtoro diras, ke li loĝas en Kimrio, Eŭskio aŭ Frislando, MONATO ne ŝanĝas tiun indikon al respektive Britio, Hispanio aŭ Nederlando.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nyegosh Dube el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17