MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Grumblanta leganto

Kelkaj vortoj pri la januara eldono de MONATO: Pri kiu lando temas en la artikolo Ventroj malplenaj (p. 8)? Ĉu pri Niĝerio kiel en la titolo aŭ pri Niĝero kiel en la teksto? Same sur la paĝo 12 estas la vortoj: „... neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio, Senegalo, Malio, Niĝero kaj Ĉado ...” Ĉu vere Niĝero? Sur paĝo 9 sekvas urbo-nomoj francaj: Marsejlo, Liono, Tuluzo, Strasburgo kaj inter ili Saint-Etienne. Ĉu ne eblas esperantigi la nomon? Ĉu ne eblas diri Sent-Etjeno? Sur la paĝo 25 estas recenzo de libro de Boris Kolker kaj ties bildo en supra dekstra angulo kaj necesa komenta subskribo, sed sube estas alia bildo: iu gitaristo ion kantas. Neniu komento.

Sergei PAHOMOV
Rusio
La eldonejo pardonpetas pro la komposteraro. Nia kunlaboranto Florent Cluse ja loĝas en Niameo, ĉefurbo de Niĝero, kaj ne en Niĝerio.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sergei Pahomov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17