MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ALBANIO

Pafoj, parafoj

Skuiĝis albanoj komence de februaro pro atako ĉe aŭtovojo. Du junaj viroj el vilaĝo apud Kukës (ĉe la landlimo inter Albanio kaj Kosovo) eniris aŭtobuson sur la aŭtovojo Kukës-Tirano. Alia pasaĝero, rimarkinte, ke en dorsosakoj ili portas armilojn, kontaktis per poŝtelefono la policon, kiu blokis la aŭtovojon.

Por eskapi la policon, la du viroj – fratoj – ekpafis kaj per grenado mortigis policanon kaj bus-pasaĝeron. La ceteraj pasaĝeroj sukcese eskapis. Fine la polico kaptis la fratojn, sed unu estis grave vundita.

Maljusteco

Tiel volis la fratoj atentigi pri maljusteco, kiun ili suferis flanke de la registaro. Ili posedis teron apud Kukës, kie la registaro konstruigis novan flughavenon. La terposedintoj, tamen, ricevis kompense nur ridindajn sumojn.

Okazas fojfoje en Albanio atakoj tiaj. Ne helpas, ke post la ribelo en 1997 multaj armiloj, prenitaj el ŝtataj deponejoj, ne estas revenigitaj. Koincide, kiam la polico batalis kun la du fratoj, samtage estis subskribita 200-paĝa interkonsento pri la asociiĝo de Albanio kaj Eŭropa Unio.

Bardhyl SELIMI/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17