MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela

La Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj bele akompanas la Koncizan Etimologian Vortaron (2003) de la sama aŭtoro, kun la sama formato kaj simila kovrilo. Ankaŭ la interna aranĝo tute kongruas, tiel ke mi demandas min, ĉu la verkoj estu kombinitaj, se iam necesos fari novan eldonon de ambaŭ. La distingo inter propra nomo kaj normala substantivo ne ĉiam estas klara; estas komunaĵoj (belgo estas pritraktita en unu volumo, Belgio en la alia); kaj kelkfoje oni volas vidi informojn el ambaŭ libroj samtempe. Ekzemple, serĉante pri la Ruĝa Maro, oni eble volus scii, kial oni nomis ĝin „ruĝa”, kaj ankaŭ la originon de la vorto ruĝa: Cherpillod respondas ambaŭ demandojn, sed en apartaj volumoj.

Same kiel la antaŭa verko, la nova vortaro donas relative malmultajn informojn pri Esperanto: ĝi ne diras, kiam vorto unuafoje aperis en Esperanto aŭ kial ĝi havas tiun formon kaj ne alian. Aliflanke, ĝi donas tre multajn informojn pri la historio de la vorto ekster Esperanto. Cherpillod ĝenerale spuras ĉiun vorton ĝis ĝia plej praa konata formo kaj donas ankaŭ parencajn vortojn en aliaj lingvoj. Ofte li mencias ankaŭ etimologie neparencajn nomojn por la sama afero.

Kompreneble, tiaj informoj pri la historio de la vorto ekster Esperanto estas troveblaj ankaŭ en nacilingvaj verkoj. Tamen, mi ne havas unu solan nacilingvan libron, kiu donas eĉ duonon de la informoj, kiujn Cherpillod metis en siajn verkojn. Cetere, kvankam unulingvaj nacilingvaj vortaroj ofte donas etimologion, ili ĝenerale neglektas tion ĉe propraj nomoj. Tial la Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj estas, verŝajne, eĉ pli utila ol la antaŭa verko.

La vortaro kovras ĉiujn proprajn nomojn, difinitajn en PIV (2002), kaj ankaŭ multajn aliajn, inkluzive de kelkaj vortoj, kiujn PIV uzas en difinoj, sed forgesis difini: Aetio, Balbek, Bangaloro kaj aliaj. Iuj el la nomoj pritraktitaj apenaŭ estas establitaj en Esperanto kaj eble estas inventitaj de Cherpillod mem. Pri tio mi ne protestas: ilia inkluzivo ofte ebligas doni la interesan historion de nomo, kiu troviĝas en pluraj naciaj lingvoj. Ekzemple, ĉe Akselo oni povas informiĝi pri la biblia origino de la nacilingva nomo Axel.

En sia enkonduko Cherpillod asertas, ke la elekto de etimo estas ofte pli simpla ĉe propra nomo ol ĉe ordinara substantivo. Tamen, ŝajnas al mi, ke relative multaj propraj nomoj havas malcertan originon. Mi kontrolis pri kelkaj tiaj vortoj en la verko. Interesaj ekzemploj, pri kiuj oni ofte polemikas, estas la nomoj de la bibliaj gefratoj Moseo, Aarono kaj Mirjam. Ĉar ĝenerale oni kredas, ke Maria devenas de Mirjam, la origino de Mirjam donas ankaŭ la originon de la nomo de la plej grava virino en la kristanismo. Tial iuj volas trovi specialan signifon en la nomo Maria, kaj pluraj hebreaj etimoj estas proponitaj. Tamen, laŭ iuj, ĉiuj tri nomoj devenas de la egipta. Cherpillod donas egiptan originon por Moseo, sugestas eblan egiptan devenon ĉe Aarono, kaj ĉe Mirjam estas nur „necerta deveno”. Cetere, laŭ Cherpillod, la nomo Maria, verŝajne, ne devenas de Mirjam.

Mi trovis ankaŭ aliajn malkongruojn inter Cherpillod kaj aliaj fontoj. Por mi, unu el la plej frapaj ekzemploj estas Izabela, kiu, laŭ Cherpillod, eble evoluis de „Belenos (galla suna dio)”. Mi esperas, ke li pravas, ĉar mia filino nomiĝas tiel, kaj mi ĝojus, se ŝia nomo havus interesan originon. Tamen, laŭ ĉiuj aliaj fontoj, kiujn mi konsultis, Isabel estas nur hispana aŭ portugala formo de Elizabeto. Alia ekzemplo estas Antono, kiun Cherpillod devenigas eble el la greka. Aliaj fontoj diras, ke oni ŝanĝis la formon de la nomo, aldonante H post la T en iuj nacilingvaj formoj por ŝajnigi ĝin greka, dum ĝia vera origino estas alia.

Mi trovis en la vortaro multegajn aferojn, kiuj interesis min, kaj nur unu aferon, kiu ĝenis min: la aserto ĉe Armenio kaj pluraj aliaj nomoj, ke „oni esperantigis ne la armenan formon, sed ja la internacian, kiel en ĉiuj similaj kazoj”, estas plumpa trosimpligo kaj malinda por tiel klera libro. Cherpillod povus doni pli nuancitan priskribon de la situacio, menciante ekzemplojn kiel kartvelo kaj kimro kaj notante la tendencon anstataŭigi lapono per sameo ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj. Tamen pli bone estus simple forstreki tiujn frazojn: ĉar la vortaro ĝenerale ne pritraktas la Esperantan parton de etimologio, diskutoj pri landonomoj en Esperanto estas ne nur tedaj por la leganto, sed ankaŭ ekstertemaj por la verko.

Ĉe la pozitiva flanko mi menciu, ke la libro estas ne nur interesa kaj utila, sed ankaŭ, laŭ mi, tre bela. Ĉar Cherpillod donas vortojn en la araba, ĉina, greka, rusa kaj multaj aliaj lingvoj, eĉ ankaŭ la egipta, en iliaj propraj skriboj (ankaŭ kun transskribo, krom ĉe vortoj, skribitaj cirile kaj greke), mi speciale gratulas pro tio, ke li sukcesis miksi la diversajn skribojn sen fari tipografian ĥaoson: la informoj estas facile troveblaj kaj legeblaj, kaj la ĝenerala aspekto de la paĝoj estas plaĉa.

Konklude, mi pensas, ke granda parto de la kleraj esperantistoj volos havi ambaŭ etimologiajn vortarojn de Cherpillod sur facile alirebla librobreto apud PIV kaj simile gravaj verkoj.

Fine mi volas aldoni rimarketon, kiu ne koncernas la nunan verkon, sed ja etimologion ĝenerale: estus bele, se etimologia vortaro pritraktus ankaŭ kunmetaĵojn, tiel ke oni povus informiĝi pri la deveno de vortoj kiel elteni, necesejo kaj ludostoj.

Edmund GRIMLEY EVANS
André Cherpillod: Etimologia vortaro de la propraj nomoj. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2005. 227 paĝoj broŝuritaj. ISBN 92-9017-089-1.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17