MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Malpaciga pacpremio

Konsternis min taggazeta informo, ke norvega parlamentano kandidatigis sinjorinon Ayaan [ajan] Hirsi Ali por la Nobelpremio pri paco. Tuj mi reagis: „Ŝi ja sisteme semas malamon kontraŭ islamo kaj kontraŭ ĉio islama. Do kiel eblas?”

Jam de kelkaj jaroj la konservativa parlamentanino Hirsi Ali estas konata en Nederlando pro sia „batalo”: ŝi komencis pledi kontraŭ la tiel nomata virina cirkumcido, kiu fakte ne estas cirkumcido, ĉar virinoj ne havas penison, kiun eblas cirkumcidi. Efektive temas pri grava mutilo de la vagino, parta fortranĉo de la vaginaj lipoj. La granda plimulto nederlanda apogis ŝian kampanjon, kaj oni plidetaligis la koncernajn leĝojn por puni tian agadon.

Malhumana

Sed baldaŭ Hirsi Ali komencis ataki ne nur tian misagadon kontraŭ junaj knabinoj, sed islamon ĝenerale, ĉar tia vagina mutilo okazas precipe inter homoj devenaj el Somalio (de kie ankaŭ ŝi mem devenas) kaj apudaj regionoj en Afriko, kaj plej ofte en islama medio. Laŭ Hirsi Ali temas pri islama kutimo, kaj ĉar ĉi tiu kutimo estas malhumana, kaj islama, do islamo ne taŭgas.

De post tiam, kune kun la murdita filmisto Theo van Gogh [fan ĥoĥ], ŝi interalie produktis filmon pri nudaj virinoj, kiuj estas fie traktataj de siaj – laŭdire islamaj – edzoj. Por pli insulti islamon, la korpojn de la nudulinoj oni pripentris per citaĵoj el la Nobla Korano – por piaj islamanoj klara blasfemaĵo.

Ke pro tio oni murdis sinjoron van Gogh, kompreneble ne estas akcepteble: murdo ĉiam estas krimo. Sed la filmo estis klare celita por insulti islamon. Nuntempe Hirsi Ali estas faranta duan filmon por plifortigi la atakon kontraŭ ĉi tiu religio. Kaj tiun sinjorinon oni kandidatigis por la Nobelpremio pri paco! Mi vere ne komprenas.

Gerrit BERVELING
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-23