MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

IRANO

Embargo kontribuis al katastrofo

Trouzo de iranaj aviadiloj kaj nesufiĉaj riparoj plej verŝajne kaŭzis akcidenton en Tehrano, kiam maŝino C-130 de la irana aer-armeo paneis kaj kraŝis apud 10-etaĝa loĝejo.

Pereis ĉiuj 94 pasaĝeroj kaj oficistoj en la aviadilo kaj kromaj 13 homoj sur la tero. La pasaĝeroj estis plejparte raportistoj de iranaj televidkanaloj, radiostacioj, novaĵagentejoj kaj ĵurnaloj. Inter la mortintoj troviĝis konataj televidaj raportistoj.

Okazis la katastrofo posttagmeze la 6an de decembro pasintjare, kiam la aviadilo ĵus ekflugis el Mehrabad-flughaveno en Tehrano survoje al la sudo de Irano, kie la ĵurnalistoj estis raportontaj pri armeaj manovroj.

Regis en televidaj kanaloj etoso kondolenca. Fotoj kaj filmoj pri la mortintoj estis daŭre montrataj, kaj preskaŭ ĉiuj vestis sin nigre.

Alia kontribuaĵo al la akcidento estas usona embargo, kiu malpermesas al Irano aĉeti usonajn aŭ eŭropajn aviadilojn (aŭ aviadilojn, kiuj enhavas usonajn materialojn). Do Irano aĉetas rusajn aviadilojn aŭ malnovajn aviadilojn de aliaj landoj. Sed tio pligrandigas la riskon de aerakcidentoj kaj malsekurecon de flugvojaĝoj.

Keyhan SAYADPOUR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Keyhan Sayadpour el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17