MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Gratulojn al Cherpillod

MONATO estas unike interesa, ĝi vere meritas esti sur poŝtmarko! Sed mankas klaro en komento pri Klavarskribo (MONATO 2005/11, p. 6). Mi ne tuj komprenis, ke temas pri muziko, ĉar tiu termino ne trafis Enciklopedion (1933), nek iun ajn eldonon de Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

Dankon al Antonio Valén pro Klero kaj klaro delektos la leganton (MONATO 2005/11, p. 22-23). Li trafe emfazis la genian resumon de Cherpillod, ke „transitiveco kaj akuzativo estas du apartaj mondoj”. Mi nur volus precizigi la lastan rimarkon: jam formiĝas angla lingvaro (analoge al la germanida, latinida, slava, balta ktp) el dekduo da regionaj lingvoj, kiuj sin tenas al komuna skribo. Skribo ne estas lingvo, kaj nur azeno povas insisti, ke iu lingvo havas (ne havas) supersignojn. Kaj pri finaĵoj: Esperanto havas nur 10 difinitajn finaĵojn, la angla – 14 regulajn, sed diverspoziciajn, kun 20 signifoj, krome 300 neregulajn verbojn, kies diversaj signifoj povas havi samajn formojn.

Valdo BANAITIS
Litovio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Valdo Banaitis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17