MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Stato de Afganio malbonas

Estas danĝere labori en Kabulo. Konsilindas, ke fremdulo ne alvenu la ĉefurbon de Afganio tute sola, sen helpopreta amiko. Afganoj sopiras al paco. Tial la lingvo de paco vekas ioman intereson ĉe ili. Mi dankas al Husnbanu Ghanzanfar, la dekano de la lingva kaj literatura fakultato en la kabula universitato por la ebligo de Esperanto-kurso en lando sub postmilita procezo. La libro- kaj vortar-bezono en la paŝtua kaj la persa grandas.

Saidnabi SAIDILHOMZODA
Taĝikio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saidnabi Saidilhomzoda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17