MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NIĜERO

Ventroj malplenaj

Almenaŭ vortojn disponigis la registaro niĝera al sia popolo, frontanta al malsatego. Laŭ prezidanto Tandja Mamadou, la lando ne konas malsaton. Male: „La homo devas labori, antaŭ ol akiri fortojn”, diris la prezidanto, neglektante krizon, afliktantan la landon ekde majo 2005 kaj kaŭzitan de longa nepluva periodo kaj de insektoj, kiuj formanĝis rikoltojn.

Tamen post tiel nomata ĝenerala deklaracio politika pri la malsato, lanĉita de la ĉefministro Amadou Hama ĉe la nacia asembleo, finfine venis nutraĵoj kaj financaj subvencioj al Niĝero. Helpis diversaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unicef, kies ĉef-administranto en Niĝero Alain Balandi direktis la donacojn precipe al virinoj, mamnutrantaj siajn idojn. Ankaŭ la franca registaro donacis pli ol 200 000 eŭrojn.

Florent CLUSE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Florent Cluse/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17