MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Subteno al la brita registaro

En MONATO 2005/7-8, p. 10, mi legis interesegan artikolon de Paul Gubbins pri lasta voĉdonado kaj maltaŭgeco de la brita elekta sistemo. Mi tute samopinias kun li. Mi volis nur precizigi unu aserton de li por pli pravigi la aŭtoron. Laŭ li, voĉdonis nur 61 % de la balotrajtigitoj kaj la venkinta Laborista Partio rikoltis 36 % de la voĉoj. Se tio estas vero, ne estas ĝuste, ke „apogas la registaron nur kvarono de la brita popolo”, sed matematike eĉ sufiĉe malpli, tio estas nek duono nek triono nek kvarono, sed inter kvinono kaj kvarono. Kompatinda maldemokratio!

José SALGUERO
Hispanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de José Salguero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17