MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Nazia influo kaj germana ekspansio

Gerrit Berveling en la artikolo Nia estonta Eŭropo ..., MONATO 2005/9, p. 8, rakontas pri ĉikanoj fare de germanaj kaj polaj doganistoj kontraŭ instruistoj parolantaj pri rasismo. Estas eble, ke tiuj doganistoj agis sub nazia influo. Laŭ la dana libro Blod og Ære (Sango kaj honoro) de Ole Linboe kaj laŭ mia sperto troviĝas multaj nazioj en policaj instancoj. Aboutaleb ne malpravas. Mi kuraĝas diri pli: Kreskanta influo de nazioj povos kaŭzi realan katastrofon en Eŭropo.

La germana popolo sub la gvidado de Adolf Hitler spertis la plej grandan katastrofon en sia tuta historio. Hitler asertis, ke la ŝtato kreita de li daŭros 1000 jarojn, sed ĝi daŭris 12 jarojn kaj sekvis nuligo de 1100-jara germana ekspansio orienten. La germana ekspansio ne nur estis militada, sed ĉefe ekonomia, kultura kaj demografia. La strebo de germana influo ampleksis centran kaj orientan Eŭropon kaj krome grandan parton de Azio. La germana lingvo nomiĝis „Esperanto de slavoj”. Indos prilumi la influon de naziismo al la multetnaj socioj en orienta Eŭropo.

Ni lernu de la historio, ni ne falsu ĝin.

Aleksander KIERSZ
Danio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aleksander Kiersz el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17