MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Redaktoroj supozas tro

En MONATO 2005/4, p. 6, Bjørn A. Bojesen plendis pri la uzo de latinlingvaj esprimoj en supozeble esperantlingva magazino. Bedaŭrinde en MONATO 2005/9 daŭris tia supozo pri jamaj scioj de la leganto:
Unue. La artikolo pri lingvoj en Andrapradeŝo (p. 21) ne klarigis, en kiu lando/mondoparto estas ĉi tiu loko.
Due. La artikolo pri nomoj (p. 22) forlasis la kutimon de MONATO montri familiajn nomojn majuskle, ĝuste tie, kie ĝi nepras por kompreni la ekzemplojn de nomoj.
Trie. La sama artikolo uzis la franclingvan esprimon par excellence sen klarigo kaj sen ia kialo salti el Esperanto.

Ni legas MONATOn por informiĝi pri aliaj landoj kaj kulturoj, do bonvolu ne supozi, ke ni jam scias pri ili.

Vilĉjo WALKER
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vilĉjo Walker el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17