MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Literatura litanio

„Laborante en iuspecaj espero-vendejoj, ili ne rajtas partopreni en la reprodukta procezo de la specio. Mi demandas min, ĉu la supera ĉiopova kreanto kreis ilin sen reproduktorganoj.”

Acida aludo al la fraŭleco de la katolikaj pastroj, tiuj linioj, prenitaj el la rakonto donanta nomon al la libro, iom resumas la etoson de la kvin rakontoj tra la dudek ok paĝoj de la kolekto. La kugloj elpafitaj de la aŭtoro, Thierry Salomon, juna franco loĝanta en Hungario, ne limiĝas al la religia sfero, sed iras plurdirekten: stultiĝo antaŭ televidekranoj, fremdiĝo ĉe poŝtelefonoj, malsimetrio inter riĉuloj kaj malriĉuloj konsistigas kelkajn el la objektoj de lia furiozo. Ĉio tio, pentrita per ordinara lingvaĵo kaj konstruita laŭ sensurpriza skemo, lasas ĉe la leganto nuran guston de kvazaŭĵurnalisma teksto. Sen multaj lingvaj eraroj, la rakontoj tamen estus iom pli plaĉe legeblaj.

Kiel oftas ĉe verkistoj de nia tro memiĝinta kaj lingvema komunumo, la eterna demando pri lingvoproblemoj (ho ve!) ankaŭ ĉi tie estas pritrakita, sed sen laŭa literatura ellaboro. La temo aperas en la rakonto Mondolingvo, en kiu laŭ inversigo de historia fakto, la nazia Germanio, venkinta en la dua mondmilito, trudas sian lingvon al la mondo. La konsekvencoj, facile antaŭvidotaj danke al la usona modelo, kiun la rakonto alegorie reproduktas, estas pritraktitaj sur ĉiu linio. Jen la rakontanto priploras la malekvilibron de laborŝancoj inter denaskaj germanparolantoj kaj ceteraj civitanoj, jen ĝi komentas la rezulton de malbona rego de la germana („engleutsch” kaj „frallemand”) eksterlande. Rezulto: oni ricevas la impreson legi ne rakonton, sed unu el tiuj eŭropecaj Esperanto-propagandiloj, farĉitaj je la kutima lingvoproblema litanio.

La inspiro por kelkaj rakontoj ŝajnas veni el la soci-politika fikcio de la hungaro Sándor Szathmári (1897-1974), sen, tamen, ties brilo. Aliaj, kiel Reveno al Esperantolando, estas nura babilaĵo, en kiu la rakontanto, alter ego de la aŭtoro, bedaŭras la koruptitecon de tro neologismplena Esperanto. La tuto impresas kiel rezulto de adoleska vervo, tiel ke literaturamanto ne fieros surbretigi la rakont-kolekton apud niajn plej bonajn prozistojn. Des pli se, krom literaturamanto, li/ŝi estas bibliofilo.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Thierry Salomon: La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj. Eld. Abonasoft, Budapeŝto, 2005. 28 paĝoj vinktitaj. ISBN 963 218 213 8.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Reinaldo Marcelo Ferreira el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28