MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ALBANIO

Tago de la somero

Albanoj konservas multajn paganajn ritojn. Ekzemple, sur ĉiun nove konstruitan domon oni pendigas marioneton, ajlaron aŭ hufferaĵon. Krome ili timas la t.n. malbonan okulon.

Sed albanoj festas ankaŭ kristanajn festotagojn. Unu el tiuj estas la Tago de la Somero, okazanta la 14an de marto. Antaŭe festis tiun tagon ĉefe civitanoj de Elbasan, en centra Albanio, sed pasintjare la registaro decidis, ke oni festu tra la tuta lando, kaj aparte en la ĉefurbo Tirana.

La 14a de marto signifas por albanoj komencon de nova sezono de agrikultura produktado kaj tiel rilatas al la ĝojo de la vivo. Oni piknikas, plukas florojn kaj faras el ili kronojn, kiujn oni surkape portas, kaj oni preparas dolĉaĵojn. Ĉi-jare, en Tirana, oni aranĝis multajn aktivaĵojn ne nur kuirartajn sed ankaŭ sportajn, dancajn, etnajn kaj muzikajn.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-09